Veksilologio
Veksilologio aŭ flagoscienco estas help-scienco de historioscienco, okupiĝanta pri flagoj, standardoj kaj similaj insignoj.
La termino estiĝis el la greka „logos“ (vorto) kaj latina „vexillum“ (veleto, eta velo), kiu signifas la unuan flagosimilan distingilon en Eŭropo, nome la standardon de romiaj legianoj. Ĝi estis enkondukita de la usona veksikologo Whitney Smith en 1959.
En la milita historio la oficiroj portis dum bataloj diversajn bastonojn kaj sceptrojn, kiuj montris ilian rangon kaj helpis je distanco doni komandojn. Oficiroj de romaj legioj portis sur bastono skulptaĵojn de agloj, lupoj, porkoj, ursoj aŭ ĉevaloj. La egiptaj emblemojn de falko, ibiso, hundo. La asirianoj emblemojn de ĉevaloj, taŭroj, arkpafantaj reĝoj k.s. Mongoloj preferis ĉevalvostojn.
Tamen tiuj signoj estis malgrandaj, malbone videblaj je granda distanco, kaj samtempe pezaj, malfacile manipuleblaj. Tial oni komencis uzi tukojn sur bastonoj. Uzi malpezan teksaĵon estis avantaĝe ankaŭ tial, ke ĝi bone montris kiel blovas la vento, kio en batalo povas havi sian gravecon.
En Esperanto aperis
- Jaroslav Klement: Heraldiko. Veksilologio. Terminaro en Esperanto. (České Budějovice, loka grupo de ĈEA, 1979)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke Jiří PATERA: Ĉeĥa Respubliko: Tridek jaroj de la Veksilologia Klubo en Prago el Monato (gazeto) (2002/10, p. 23) greke Flags of the World (angle) greke Vexilla mundi permesas vidi evoluon de ĉiu landa flago. greke Deutsche Gesellschaft für Flaggenkunde e. V. greke Veksikologia glosaro (germane)