Vektoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du vektoroj kaj kaj ilia vektora sumo.

Vektoro estas matematika objekto kiu estas difinita per nombro (sia longo, aŭ normo) kaj sia direkto. Oni povas desegni ĝin per sago.

Pli ĝenerale, en la lineara algebro vektoro estas difinita kiel elemento de vektorspaco. Tiu estas multe pli ampleksa difino, kiu entenas krom la "ordinarajn" geometriajn vektorojn, kaj krom n-dimensiajn vektorojn (n pozitiva entjero), ankaŭ diversajn aliajn matematikajn objektojn (nombrojn, vicojn, funkciojn kaj bildigojn). Laŭ tiu difino ankaŭ ĉiuj tensoroj estas vektoroj.

En la diferenciala geometrio, la fiziko kaj la tekniko la esprimo vektoro plej ofte alcelas la geometrian vektoron de la eŭklida spaco, kiu estas difinta de sia longeco kaj direkto. Ekzemploj estas situa vektoro, vektora rapido, impulso, forto, momanto kaj akcelo. Laŭ ĉi tiu difino vektoro estas unuagrada tensoro.

En matrica algebro, vektoro estas n×1 matrico - kolumna vektoro1×n matrico - linia vektoro. Ĉi tiuj vektoroj estas prezentoj de geometria vektoro en iu bazo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]