Velika Paladj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio

Velika Paladj, ukraine Велика Паладь, hungare Nagypalád estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv. Velika kaj nagy signifas: granda.

Bazaj informoj

Situo

Velika Paladj situas sur ebenaĵo, laŭ rojo nomata Túr, ĉe landlimoj de Rumanio kaj Hungario, fine de sakovojo. Vinohradiv troviĝas 30, Vilok 15 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1332 en formo Palad. En 1910 loĝis en Nagypalád 1525 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Nagypalád apartenis al Hungara reĝlando, al Szatmár, al distrikto de Szatmárnémeti, poste al Ĉeĥoslovakio. Nagypalád rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Velika Paladj apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Velika Paladj 1824 da homoj, (1773 hungaroj).

Vilaĝservoj estas hungara lernejo, muziklernejo, kulturdomo, uzino pri kudrado.

Trilanda punkto Garbolc-Velika Paladj-Bercu Nou

Ĝi naskiĝis post Traktato de Trianon, kiu neniiĝis pro Arbitracioj de Vieno inter 1938-1945. En la hungara parto monumento signas la lokon.

Vidindaĵo