Velino (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Velino (rivero)
Velino (rivero)
Velino en Rieti
Bazaj informoj
Situo Italio
Longeco 90 km
Meznombra trafluo 60 m3⋅s-1
Fluo
Fonto Cittareale
· Loko Latio (Italio)
Enfluejo ĉe Nera al Tibero
Geografio
Landoj Flago-de-Italio.svg Italio
v  d  r
Information icon.svg


La Velino estas rivero en centra Italio, alfluanto de la rivero Nera. Ĝi elfluas el la deklivoj de la Monto Pozzoni (1,903 m) ĉe Cittareale. Poste ĝi fluas tra mallarĝa valo ĉe la Monto Terminillo, konata kiel "Gole del Vento" ("venta ravinaro") kaj, ĉe Antrodoco, ricevas la rojon Peschiera, kiu elfluas ĉirkaŭ 60 m³/s (el kio iom estas sendata al Romo pere de akvedukto).

Poste ĝi ricevas akvon el la maldekstraj alfluantoj Salto kaj Turano, kaj poste eniras en ebenaĵo de Rieti, kie ĝi pliiĝas pro kontribuo de malgrandaj rojoj. Ĉe Papigno, ĝi falas en la Nera formante la famajn akvofalojn Cascate delle Marmore.

42°33′N 12°43′E  /  42.55°N, 12.717°O / 42.55; 12.717 (Velino (rivero))