Veliny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Veliny
municipo
Veliny, křižovatka u čp. 90.jpg
Vojkruciĝo en Veliny
Oficiala nomo: Veliny
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Holice
Historia regiono Bohemio
Rivero Velinský potok
Situo Veliny
 - alteco 283 m s. m.
 - koordinatoj 50°04′30″N 16°03′34″E  /  50.075°N, 16.05944°O / 50.075; 16.05944 (Veliny)
Areo 6,51 km² (651 ha)
Loĝantaro 416 (01.01.2012)
Denseco 63,9 loĝ./km²
Unua skribmencio 1366
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 534 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575941
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Veliny
Retpaĝo: www.veliny.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Strato Lesní en Veliny

Veliny estas municipo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, situanta proksimume 5 km oriente de urbo Holice apud ŝoseo n-ro 36 el Pardubice kaj Holice al Častolovice. En la komunumo vivas 370 loĝantoj en 176 domoj. En historiaj dokumentoj la komunumo estas unue menciita en la jaro 1366. En la vilaĝo estas preĝejo de Sankta Nikolao, protektata kultura memorindaĵo.

Historio de la komunumo[redakti | redakti fonton]

De la duono de la 13-a jarcento ĝis la duono de la 14-a jarcento estis en Bohemio prisetlataj regionoj ĝis tiam arbarkovritaj, okazis ŝanĝado de virga grundo en plugeblaj kampoj kaj fondado de novaj vilaĝoj kaj urboj. Krome de enlanda loĝantaro, tiun grandegan koloniigan taskon ĉeestis ankaŭ grupoj de fremduloj, plejparte el germanaj landoj. Laŭ historiaj raportoj estis en ĉi tiea regiono vasta arbaro nomata "Reĝolando", havaĵo de la ĉeĥaj reĝoj. En la nomita tempo ekestis ĉi tie komunumoj Holice, Ředice, Roveň, Litětiny, Komárov kaj pluaj. Pri fondo de tiuj ĉi vilaĝoj ekzistas neniu skriba dokumento.

Ankaŭ fondo de Veliny estis efektivigita verŝajne en tiu ĉi tempo. Atestas pri tio area aranĝo de la vilaĝo en formo de t.n. huba komunumo. De la vilaĝplaco laŭlonge de la vojo en direktoj al oriento kaj al okcidento estis konstruataj bienoj, malantaŭ kiuj estis longaj hubo-kampoj ĝis limoj de la katastra distrikto. Proksimuma formo de la huboj estis videbla ĝis antaŭnelonge, ĝis kiam la kampoj estis kunigitaj kadre de socialisma agrikultura kooperativo. Simila priskribita formo de la domoj kaj kampoj estis en regiono de Holice en plejparto de la komunumoj kies fondo estas fiksata en la t.n. unuan kolonizon.

Sonorilejo apud la preĝejo en Veliny
Preĝejo de Sankta Nikolao en Veliny
Preĝejo de Sankta Nikolao en Veliny

La plej malnova dokumento kun nomo de la vilaĝo estas en arĥivoj en Vatikano. La notaĵo el la jaro 1366 koncernas pastron Víšek en Veliny. Poste nur en dokumentaro de Vilém el Pernštejn el la jaro 1507 estas aĉetkontrakto kun Čeněk Dašický el Barchov, kie en listo de aĉetitaj vilaĝoj estis nomata vilaĝo Veliny.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Nikolao[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Nikolao devenas el la jaro 1752, estas baroka, ununava kun trilatere fermita presbiterejo kaj kun antaŭĉambro en okcidenta fronto. La plafono estas plata ligna, la ĥorejo estas portata per skulptitaj kolonetoj. La tegmento estas kovrita per ŝindoj. La ekipaĵo estas novrenesanca el la jaro 1904, bildo de Madono en belega kadro el la 1-a duono de la 18-a jarcento, benkoj el la 18-a jarcento, en sakristio estas tri popolaj bildetoj sur vitro el la 19-a jarcento. La kirko estas protektata kultura memorindaĵo.

Sonorilejo[redakti | redakti fonton]

Sonorilejo apud la kirko estis konstruata eble samtempe kun la preĝejo. Ĝi estas sur oklatera ŝtona submasonaĵo, havas oklateran ŝelaĵon kaj tendoforman tegmenton.

Kadavrejo[redakti | redakti fonton]

El la sama tempo kiel la preĝejo kaj sonorilejo estas ankaŭ trabfaka kadavrejo. Interne estas bildo de Sankta Nikolao en riĉe skulptita kadro el la 1-a duono de la 18-a jarcento. En kadavrejo estas deponita tiel nomata "Jozefinisma ĉerko" el 1780-aj jaroj. La ĉerko ne havas fundon kaj estis destinita por enterigado okaze epidemioj kaj amasmortado. Por kontraŭstaro de la publiko tiu ĉi maniero de enterigado ne estis praktikata. La pesta ĉerko ne estas publike prezentata.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]