Velká pardubická

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la urbo Pardubice

Velká pardubická steeplechase (Granda ĉevalvetkuro de Pardubice, Ĉeĥio) estas fama ĉevala vetkonkuro, kiu okazadas ĉiun duan oktobran dimanĉon en hipodromo en la ĉeĥa urbo Pardubice. Ĝi estas la plej malfacila kaj prestiĝa ĉevalkonkurso en Ĉeĥio kaj multaj asertas, ke eĉ en la kontinenta parto de Eŭropo. Ĉeĥaj ĉevaloj, por ĉeesti en tiu ĉi supera ĉevalvetkuro, devas dumjare en iu el kvalifikaj vetkuroj en Pardubice pruvi, ke per siaj kapabloj ili la starton meritas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urba blazono[redakti | redakti fonton]

Ĉevaloj apartenas al la urbo Pardubice ekde la tempo, kiam Ješek el Pardubice antaŭ itala urbo Milano en la jaro 1158 akiris, de la reĝo Vladislav la 2-a, blazonon de duono de ĉevalo por sia gento kaj por la urbo.

Parforsaj ĉasoj[redakti | redakti fonton]

Komence de la moderna historio okazadis en Pardubice parforsaj ĉasoj. La nobeluloj ŝatis tiun sportan ĉasadon. Ili rajdis sur ĉevaloj, estis vestitaj en koloraj jakoj kaj akompanataj per aro da hundoj. Dum la kuro ili superadis diversajn natur-obstaklojn kaj tiel ili pruvis sian rajdkapablon. Hundaro por tiu ĉi sporto estis importita el Anglio, la cervoj estis el ĉasparko apud Slatiňany.
La unua ĉaso efektiviĝis en septembro 1841 kaj poste ĝi okazadis ĉiujare de septembro eĉ 4-foje semajne ĝis Kristnasko. Tiam vizitadis nur kvarmilan urbon Pardubice moŝtaj gastoj el la tuta Eŭropo. En la jaro 1874 partoprenis ĉasadon por kelkaj tagoj ankaŭ la imperiestro Francisko Josefo la 1-a kun imperiestrino Elizabeto. La ĉasoj ĉe la partopreno de imperiestro estis aparte sukcesaj kaj la ĉasklubo volis organizi por lia honoro tiaman anglan novaĵon - ĉevalkonkuron. Je estiĝo de ĉevalkonkura sporto do, krom parforsaj ĉasoj, havis influon ankaŭ angla ĉeval-vetkurado.

La unua ĉevalvetkuro[redakti | redakti fonton]

Pri organizo de Granda steeplechase (Granda ĉevalvetkuro) en Pardubice decidis la komisiono de grafo Max Ugarde, princo Emil Fürstenberg kaj grafo Oktavian Kinský, kiuj poste estis nomataj kiel ĝiaj fondintoj. Tiu komisiono preparis linion kaj la 5-an de novembro 1874 okazis ĉe granda intereso de la publiko la unua konkurso, en kiu partoprenis 14 ĉevaloj kaj la konkurso estis subtenita per dekdu mil guldenoj. Bedaŭrinde la imperiestro jam en Pardubice ne estis, devis pli frue forveturi. Kiam la ĉasklubo akiris pluajn herbejojn kaj arbareton, estis destinita nova itinero por la derbio en la hipodromo. En la tempo ĝis la unua mondmilito konkursis ĉefe pursangaj ĉevaloj kun profesiaj ĵokeoj. La kurejo estis ege malfacila. Sukcesaj estis tiuj ĉevaloj, kiuj regule partoprenadis en parforsa ĉasado.

Pluaj vetkuroj[redakti | redakti fonton]

La tempo de la fondiĝo ĝis la unua mondmilito havis du ĉevalajn heroojn, kastritan ĉevalon Brigand kaj ĉevalinon Lady Anne, kiuj trifoje venkis. Same trifoje venkis la anglaj ĵokeoj Fletcher, Buckenhan kaj Geoghegan.
Dum la unua mondmilito ne okazis tiuj ĉi ĉeval-konkuroj kaj post estiĝo de la respubliko komencis ĝin aranĝi Ĉeĥoslovaka ĵokeo-klubo.

La dudekaj kaj tridekaj jaroj estis en signo de konkurado de ĉeĥoslovakaj kaj germanaj ĉevaloj. Multajn sukcesojn akiris rajdanto kapitano R. Popler, kiu partoprenis ankaŭ la olimpiajn ludojn kaj la virina heroino de la konkursoj estis la rajdantino Lata Brandisová kun sia ĉevalino Norma. Ambaŭ, Lata kaj Norma estiĝis karulinoj ne nur de 40 mil spektantoj de la konkurso, sed eĉ de la tuta nacio.
Dum la dua mondmilito la konkursoj ne okazadis, la ĉevalkurejo situanta apud flughaveno kaj petrolfabriko, estis grave damaĝita pere de bombardado kaj nur per grandega strebado de la ĵokeo-klubo oni sukcesis finŝuti bombotruojn kaj renovigi obstaklojn, por ke la rekordaj 60 mil spektantoj povu denove post 9 jaroj rigardi daŭrigon de tiu ĉi fama ĉevalkonkuro.

La komunista puĉo en la jaro 1948 nigre notis kvindekajn jarojn, kiam la plimulto de armeaj rajdantoj estis persekutataj per la reĝimo. La ĉevalkuro estis opiniata kiel burĝa amuzo kaj multaj ĉevaloj estis de la sporto kaj ĉevalkuro transportitaj por laboro en terkulturado.
Al la ĉevalvetkurado de tiu ĉi malprogreso paradokse helpis intereso de sovetoj, kiuj ĉe la fino de kvindekaj jaroj komencis konkursi kaj ilia ĉeesto en Pardubice estigis sinsekve pintan ĉevalkuran renkonton de komunismaj landoj. Preskaŭ 10 jarojn daŭris sukcesoj de sovetaj ĉevaloj.

Problemoj ekestis post soveta okupacio de Ĉeĥio en la jaro 1968. Tamen dum pluaj jaroj revenis sukcesoj de ĉeĥoslovakaj ĉevaloj kaj per tio grandiĝis populareco de la derbio. Plej ofte la vizitoj nombris proksimume 30 mil spektantojn.

Post velura revolucio[redakti | redakti fonton]

Kiam la komunisma etapo finiĝis en la jaro 1989, okazis ree la grava ŝanĝo en la vivo de la hipodromo. En la jaro 1992 ĝi estis redonita de pli frua organizanto Ĉeĥoslovaka Jockey-klubo al posedaĵo de la urbo Pardubice kaj de tiu tempo estas organizanto de la ĉevalkurejo Dostihový spolek Pardubice (Ĉevalkura societo). Al la kurejo revenis konkurenco el Britio, Francio kaj Irlando.

Ĉevalkonkursejo[redakti | redakti fonton]

Post diversaj ŝanĝoj estas nun longeco de la kuro 6900 metrojn kaj nombro de obstakloj estas 31.

Listo de obstakloj[redakti | redakti fonton]

  • 1. Heĝo (post starto)
  • 2. Heĝo kun fosaĵo
  • 3. Malgranda akva fosaĵo
  • 4. Granda Taksis fosaĵo
  • 5. Irlanda benko
  • 6. Popkovica salto
  • 7. Franca salto
  • 8.–9. Malgrandaj ĝardenetoj
  • 10. Angla salto
  • 11. a,b,c) Prilongigita Taksis fosaĵo
  • 12. Heĝo kun fosaĵo
  • 13. Heĝo kun salto suben
  • 14. Heĝo
  • 15. Popler salto
  • 16. Drop
  • 17. Ŝtona muro
  • 18. Serpenta fosaĵo
  • 19. Granda akva fosaĵo
  • 20.–21. Malgranda Taksis fosaĵo
  • 22. Grandaj ĝardenetoj
  • 23. Seka fosaĵo (post arbaro)
  • 24. Hurdo (Obstakla salto)
  • 25. Heĝo (ĉe hangaro)
  • 26. Granda angla salto
  • 27. Seka fosaĵo (inter betuloj)
  • 28.–30. Havel salto
  • 31. Hurdoj


Estas necese aparte mencii la faman Taxisův příkop (Taksis-fosaĵon), kiu estas ĉefa kaj la plej malfacila obstaklo kaj estas tradicie saltata jam de la unua konkurso. Post iuj ŝanĝoj nun ĝi estas heĝa obstaklo ĝis 160 cm alta kaj post ĝi estas 5 metrojn larĝa fosaĵo, kiun ĉevalo antaŭe trans la heĝo ne vidas. La rajd-ĉevalo devas salti pli ol 8 metrojn, sed plejparto da ili sukcesas. Grava estas la rapido de eksalto, kompreneble la ĉevalo kaj la rajdanto devas esti por tia plej alta salto spertaj kaj bone preparitaj. Ĉe trejnado oni tiun ĉi Taksis-fosaĵon ne saltas. Jam de la unua jaro de la derbio elvokas tiu ĉi plej malfacila obstaklo ĉe iuj homoj malkonsentajn reagojn. Tamen ĝi ĉiam allogas.

Brila nuntempo[redakti | redakti fonton]

Pere de sia longa tradicio la konkurso fariĝis parto de la ĉeĥa nacia kulturo kaj la urbo Pardubice kaj ĝiaj loĝantoj fieras pri tio. Granda honoro por Ĉevalkura societo Pardubice kaj por ĉiuj favorantoj de la ĉevalvetkura sporto en Ĉeĥio, estis en la jaro 2007 vizito de angla reĝidino Anna, sukcesa partoprenantino de la konkursoj en ĉiuflanka kapablo kaj en la ĉevalkuroj.

En la ĉevalkonkursejo okazas jare 10 konkursaj tagoj kun 86 – 100 kuroj, el ili plejpatro da obstaklaj trans vivaj baroj kaj steeplechase cros-coountry, kio estas la origina kaj la plej populara tipo de ĉevalkonkursoj en Pardubice. 12 – 25 kuroj estas ebenaj, sen obstakloj. En la ĉefaj ĉevalkonkursoj startas plejparte anglaj pursanguloj, sed en iuj konkursoj startas ankaŭ duonsangaj ĉevaloj de pola, ĉeĥa aŭ franca bredado. La plej multajn venkojn akiris rajdanto Josef Váňa, kiu en sia 58-a jaraĝo jam 7-foje (laste en la jaro 2010) venkis.
En la jaro 2010 okazis jam la 120-a Granda ĉevalvetkuro de Pardubice.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]