Veltheim AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veltheim
Blazono de Veltheim
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 26′ 24″ N 8° 8′ 54″ O / 47.44000 °N, 8.14833 °O / 47.44000; 8.14833 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 24″ N 8° 8′ 54″ O / 47.44000 °N, 8.14833 °O / 47.44000; 8.14833 (mapo)
Areo 5,24 km²
Alteco 374 m super marnivelo
Poŝtkodo 5106

7kodo=4120

Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Veltheim
vdr

Veltheim estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1396 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Feltheim situas sur ebenaĵo ĉe la fino de la valo de Schenkenberg okcidente de la rivero Aro.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,24 km², de kiuj 1,76 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,77 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 700 m s.m. sur la kresto de la monto Gisifluh, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 340 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Aro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Veltheim limas en nordo al Schinznach-Dorf, en oriento al, Holderbank, en sudoriento al Möriken-Wildegg, en sudo al Auenstein, kaj en okcidento al Oberflachs.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinioj de Schinznach-Dorf al Wildegg kaj de Brugg al Thalheim.

Veltheim situas ĉe la kantona ĉefvojo de Brugg al Araŭo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de 6 kilometroj sudoriente en Möriken-Wildegg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Veltheim datiĝas el la jaro 1261 kiel Veltein.

En la 13-a jarcento sur rokteraso sude de la vilaĝo estis kontruita la Kastelo Wildenstein, kie residencis la Senjoroj de Rinach, vasaloj de la Habsburgoj. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Veltheim fariĝis parto de Berna Argovio. Veltheim fariĝis tiam tribunala distrikto de la berna voktejo Schenkenberg. Post la abandono de la Kastelo Schenkenberg en la jaro 1720 la sidejo de la vokto fariĝis la Kastelo Wildenstein.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Veltheim fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]