Veltins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bierfarejo C & A Veltins en Grevenstein
Veltins pilsena biero

Brauerei C & A Veltins estas germana bierfarejo en Meschede-Grevenstein, Sauerland.

La dombierfarejo, establita en 1824 fare de Franz Kramer estis transprenita de Clemens Veltins en 1852. En 1883 la bierfarejo estis translokita de la centro de Grevenstein al la rando de la vilaĝo. Post dek jaroj, en 1893, la ĝemeloj Anton kaj Carl Veltings transprenis la bierfarejon de ilia patro kaj donis al ĝi la nomon Brauerei C & A Veltins. En 1926 Carl decidis fari nur pilsenan bieron. Decida estis la fakto ke la bierfarejo povis disponi je fontakvo, akvo necesa por fari pilsenan bieron. En 1994 Susanne Veltins transprenis la gvidadon de la kompanio. Krom pilsena biero la bierfarejo enmerkatigas maltbieron, senalkoholan bieron kaj biero kun specialaj aldonaĵoj/gustoj kiel pomo, citrono, kolao, kurubo, energio kaj kafo.

La kompanio ligis sian nomon al la Veltins-Arena, futbalstadiono en Gelsenkirchen, Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]