Velurfrunta sito
Velurfrunta sito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Velurfrunta sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.
Disvastiĝo
La birdo loĝas en suda Azio, de Barato kaj Srilanko orienten al suda Ĉinio kaj Indonezio.
Aspekto
La Velurfronta sito havas la tipan sitan grandan kapon, mallongan voston kaj potencan bekon kaj piedojn. Ĝi estas 12.5 cm longa kun viol-blua supro, kun lavendkoloraj vangoj kaj suba korpo kun pli blankeca gorĝo. Ĝia beko estas ruĝa kaj super ĝi estas nigra makulo sur la frunto. La malinoj ankaŭ havas nigran superokulan strion. Ĉe inoj mankas la supercilio kaj havas pli varman koloron de subo. La irisoj estas flavaj. La gamboj estas nigraj kaj la ungoj longegaj. Junuloj estas pli hela versio de plenkreskuloj. Kvar subspecioj estis priskribitaj laŭ koloro kaj nuancoj.
Voĉo
Ĝi estas bruema birdo, ofte estas priatentita per ĝia laŭta ripeta “sit-sit-sit”” voĉo.
Nutrado
La birdo estas aktiva serĉanto de insektoj kaj araneoj, kaj povus esti trovata en miksitaj birdaroj kun aliaj paseroformaj birdoj.
Vivmaniero
La birdo estas nemigranta loĝanto de ĉiuj tipoj de arbaroj, kvankam la plej taŭga arbaro por ĝi estas ĉiam-verda arbaro optimuma vivejo. Ĝi havas la kapablon, kiel aliaj sitoj, grimpi kaposuben, malsame de specioj kiel pegedoj, kiuj povas iri nur supren.
Reproduktado
Ĝia nestoj estas en kavoj de arbotrunkoj aŭ fendetoj, sternitaj per musko, pelto kaj plumoj, aŭ fibroj de herbo. Ofte la birdo devas malgrandigi la nestotruon per argilo. Ino demetas tri ĝis ses ovojn, blankajn ruĝe punktatajn.
Bildaro
-
Fronte
-
Diagramo
-
En Hongkongo
Libroj
- Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
- The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8
- Birds of India by Grimmett, Inskipp and Inskipp, (angle) ISBN 0-691-04910-6
Referencoj
- BirdLife International (2004). Sitta frontalis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga