Vendejo por farmetistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vendejo por farmetistojVendejo por produktetistoj (angle farmers' market, france marché de producteurs) estas fizika detalbazaro kiu emfazas la vendadon de nutraĵoj rekte far malgrandaj farmistoj al konsumantoj. Vendejoj por farmetistoj tipe havas subĉielajn aŭ endomajn budojn, tablojn aŭ standojn, kie la produktetistoj vendas fruktojn, legomojn, konfitaĵojn, piklojn, panojn, sapojn, kandelojn, ĉizaĵojn, ktp. Vendejoj por farmetistoj ekzistas tutmonde, reflektante sian lokan kulturon kaj ekonomion. Ilia grandeco varias de kelkaj budoj ĝis pluraj urboblokoj.[1]

Iuj formoj de produkta vendado kiuj similis la nunan koncepton de Vendejo por farmetistoj ekzistis antaŭ la industria epoko sed ofte estis parto de pli ampleksaj bazaroj, kie provizantoj de manĝaĵoj kaj aliaj eroj amasiĝis por vendi siaj varoj. Metipostenoj komencis moviĝemon al komercistoj kiuj unuavice vendas varojn de pograndistoj anstataŭ vendi siajn proprajn produktojn. Ĝeneralaj magazenoj kaj nutrovarejoj daŭrigis tiun specialiĝadan tendencon de detalado, optimumigante la konsumantan sperton, dum forabstrakti ĝin el la nova komplekseco de industria produktado.

La avantaĝoj de moderna industria nutraĵoproduktado prefere al pli antaŭaj metodoj grandparte baziĝas sur malmultekosta, rapida transporto kaj limigita variebleco de produktoj. Tamen, oni ne povas tute forigi kostojn de transporto kaj malfruoj. Do, kie distanco streĉas la atingo de industriaj liverantoj kaj kie konsumantoj forte preferas loka varieco, agrikulturaj vendejoj eblas konkurema. Lastatempe, multaj konsumantoj postulis nutraĵoj kiuj pasigas malpli da tempo survoje kaj estas pli freŝa, kun pli da varieco. Tiu rezultis en pli da vendejoj por farmetistoj kiel preferinda mekanismo por detali manĝaĵojn.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 J.M. Robinson kaj J. A. Hartenfeld. The Farmers’ Market Book: Growing Food, Cultivating Community ("La libro pri vendejoj por farmetistoj: kultivi nutraĵon; kulturi komunumon"). Bloomington: Indiana University Press, 2007.