Vendergood
El Vikipedio
Vendergood estis planlingvo verkita de William James Sidis. Li priskribas la lingvon en sia dua libro, angle titolita Book of Vendergood ("Libro de Vendergood"), kiun li skribis, kiam li estis infano. La planlingvo baziĝis sur la latina lingvo, kaj ĝi havis dekduuman sistemon de kalkulado. Oni diras, ke ĝi estis pli facila kaj pli simpla ol Esperanto.
