Vendilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monbiletovendiloj en Gento.
Krokedoj en vendilo en Nederlando.

Vendilo estas aparato, kiu vendas varojn (aŭ servojn) sen homa interveno. Foje la limo inter varoj kaj servoj estas malklara, kiam vendilo vendas kuponojnbiletojn por servo, ekzemple veturbiletojn aŭ poŝtmarkojn.

Tiusence monera telefono estas vendilo, kvankam multaj ne konsideras ĝin tio.

Male al la kutimoj de interhoma komerco, vendilo postulas pagon antaŭ doni la varon, ĉar ĝi ne povus reteni aŭ postkuri nepageman klienton.

Pagado[redakti | redakti fonton]

Historie la unuaj vendiloj akceptis nur monerojn. Sekvis vendiloj, kiuj akceptas monbiletojn; ili unue ekestis en landoj, kie la plej valora monero estis malalta. Ekzemple en Usono, kie la plej granda kutima monero valoras 25 cendojn, jam en la 1970-aj jaroj estis aŭtomataj ŝanĝiloj, kiuj donis kvar tiajn monerojn por dolara bileto.

Poste ekestis aŭtomatoj, kiuj akceptas pagon per magnetostria kredit- aŭ bankokarto. Tre disvastigitaj estas la monaŭtomato (aŭ bankaŭtomatoj), kiu ne vere vendas, sed donas kontantan monon je prezentado de karto. Ĉar nuntempaj aŭtomatoj ne povas legi kaj kompari subskribojn, ili uzas alian metodon por aŭtentikigi la klientojn; ofte per persona identiga numero.

Alia pagmetodo estas la monkarto, kiu ne estas ligita al banka konto, sed reprezentas certan sumon de konsumebla mono. La informo pri tiu sumo estas en blato en la karto.

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Vendilo ŝparas la salajron de vendisto kaj ebligas la vendadon ankaŭ tiam kaj tie, kie ne estas sufiĉe da debito por pagi vendiston. Vendilo povas vendi ankaŭ je tempoj, kiam homa vendisto ne volus aŭ leĝe ne rajtas labori, ekzemple nokte aŭ je festotagoj en certaj landoj.

Malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

La servoj de vendilo estas limigitaj; homa vendisto povas doni konsilojn, enpaki varojn, ŝanĝi varojn kun kvalita manko ktp. Estas malfacile por aŭtomato kontroli, ĉu kliento havas la necesan aĝon por aĉeti certajn varojn, ekzemple tabakon aŭ alkoholaĵojn, sed tion oni parte solvis per kontrolo de bankokarto aŭ kondukpermesilo.

Multaj vendiloj ne povas redoni ŝanĝmonon, do necesas pagi la precizan prezon. Kiu ne disponas pri precize tiu sumo, ne povas aĉeti aŭ devas tropagi.

Multaj vendiloj ne akceptas monbiletojn, ĉar la bilet-rekonilo estas multekosta; do necesas havi sufiĉe da moneroj (aŭ aliaj pagiloj).

Vendiloj, kiu donas ŝanĝmonon, kutime redonas nur monerojn, ne biletojn. Tial ili ne akceptas grandajn biletojn por malgrandaj prezoj, ĉar ili devus redoni tre multe da moneroj kaj riskus elĉerpi sian provizon.

Vendiloj malfacile rekonas certajn falsaĵojn, tial monfalsistoj foje provas elspezi falsajn biletojn ĉe vendiloj. Ili tie preskaŭ ne havas riskon, ĉar vendilo ne povas reteni aŭ priskribi la doninton de falsa bileto.

Necesas kolekti la monon, kiun vendiloj enspezas, kaj sufiĉe ofte, por ke ne akumuliĝu granda sumo, kiu allogus krimulojn. Ĉar la kolektado kostas multe, la mastrumantoj de vendiloj favoras nekontantajn pagmanierojn, ekzemple per bankokarto. En multaj landoj la telefonservoj enkondukis specialajn telefonkartojn por redukti aŭ tute eviti la monan pagon ĉe publikaj telefonoj.