Vendoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vendoj estis slavoj, kiuj pasintece loĝis en orienta Eŭropo proksime al la germanaj popoloj kaj la Balta Maro. La preciza signifo iom variis:

  • por la mezepokaj skandinavoj, la vendoj estis slavoj loĝantaj apud la suda bordo de la Balta Maro
  • por la saksoj kaj nordgermanoj, ili estis slavoj loĝantaj okcidente de Rivero Odro
  • por la sudgermanoj, ili estis slavoj loĝantaj en Bavario kaj apudaj regionoj

Historio

En la tria libro de sia Geografio, Ptolemeo aludis al la Ouenedai, kiuj loĝis apud la Balta Maro. Tamen modernaj historiistoj kredas ke tiuj ne estis slavoj.

Dum la unua jarmilo estis granda slava migrado, kaj grupoj da slavoj translokiĝis al Pomerio kaj la regiono inter la riveroj Odro kaj Elbo. Ili disiĝis en tribojn. Estis multe da komercado inter la vendoj kaj la danoj kaj svedoj. En 983 la paganaj vendoj sukcese ribelis kontraŭ la kristana Sankta Romia Imperio kaj tio longe malfruigis la germanigon de iliaj landoj. Tamen ili estis ofte atakataj de germanoj, danoj kaj poloj.

En 1124 kaj 1128 la pluraj vendaj grupoj, inkl. tiuj de Pomerio, baptiĝis. En 1168 la danoj krucmilitis kontraŭ la vendoj de Rugeno / Rügen. De post la 12-a jarcento la vendaj landoj iĝis parto de la Sankta Romia Imperio. De la 12-a al la 14-a jarcentoj, la germanoj koloniis tiujn landojn kaj poste la vorto "vendoj" signifis la slavparolantan minoritaton en la Sankta Romia Imperio.

Hodiaŭ estas nur du grupoj da vendoj: la soraboj de Luzacio en orienta Germanio kaj la kaŝuboj de Pomerio en Pollando.