Venecio
Venecio | |
itale: Venezia, venecie: Venesia, venecie: Venexia | |
urbo | |
Vido al Venecio
| |
|
|
Oficiala nomo: Venezia | |
Ŝtato | Italio |
---|---|
Duoninsulo | Apenino |
Regiono | Veneto |
Provinco | Provinco de Venecio |
Historiaj regionoj | Venecia respubliko, Itala reĝlando |
Akvovojo | Granda Kanalo de Venecio |
Konata loko | Baziliko de sankta Marko |
Laguno | Laguno de Venecio |
Situo | Venecio |
- alteco | 2 m s. m. |
- koordinatoj | 45° 26′ 15″ N 12° 20′ 09″ O / 45.43750 °N, 12.33583 °O (mapo) |
Areo | 414,57 km² (41 457 ha) |
Loĝantaro | 270 660 (30.04.2009) |
Denseco | 652,87 loĝ./km² |
Fondo | 5-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 30100 |
Telefona antaŭkodo | 041 |
ISTAT | 027042 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Venecio kaj ties lagunoj |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1987 (#11) |
Numero | 394 |
Regiono | Eŭropo |
Kriterioj | i, ii, iii, iv, v, vi |
Patrono | Sankta Marko la evangeliisto |
Festa tago | 25-a de aprilo |
Situo de Venecio enkadre de Italio
| |
Vikimedia Komunejo: Venezia | |
Retpaĝo: www.comune.venezia.it | |
Venecio (itale Venezia [venecja]) estas la ĉefurbo de la itala regiono Venetio (itale Veneto [veneto]). Ĝi enhavas 309.000 loĝantojn (laŭ la UNO en 2000).
Historio
En la 5-a kaj 6-a jarcentoj, en la epoko de la barbaraj invadadoj, la enloĝantoj de la romia urbo Aquileia fuĝis al la enmarĉa vilaĝeto Rialto ['rjalto]. Kvankam la nova komunumo estis laŭnome parto de la Bizanca imperio, la venecianoj estis fakte sendependaj jam en la 9-a jarcento.
Sub la regado de la doĝoj la Venecia respubliko etendiĝis ĝis la riĉa Oriento (orienta marbordo de la Adriatiko, Peloponezo, Cipro, kvartaloj en Konstantinopolo kaj en la Latinaj Ŝtatoj de Sirio kaj Palestino.
Kontinenten la Respubliko atingis la limojn de la Ŝtato de Milano, de la Papaj Ŝtatoj kaj de la Aŭstra imperio.
En 1797 la Serenissima (Tre Serena Respubliko) perdis sian sendependecon pere de Aŭstrio.
En 1923 en la paskaj tagoj okazis la Internacia Konferenco por Komuna Komerca Lingvo en Venecio.
Geografio
La koro de Venecio estas la 3800-metrojn-longa Canal Grande (Granda Kanalo), kiu trafluas la tutan urbon S-forme. De la Kanalo admireblas vico da belegaj palacoj (Palazzo Vendramin-Calergi, Palazzo Contarini-Pisani, la Ca' d'Oro [Ora Domo], Ca' da Mosto, Palazzo Grassi, Palazzo Corner, kaj tiel plu) kaj pontoj (kiel la Ponte di Rialto).
La Placo de Sankta Marko estas aŭtentika majstraĵo de la eŭropa arkitekturo. Oni ĝin nomas la loĝoĉambro de la venecianoj. La bizanca Baziliko de sankta Marko gastigas la mortrestaĵon de la patrono.
Ĉe la dekstra flanko de la baziliko staras la Palazzo Ducale [pa'latco du'ka:le] (Doĝa Palaco).
Inter la aliaj preĝejoj troviĝas la Salute (Savo [de la pesto]), San Giorgio [saη 'ĝorĝo] (en la insuleto San Giorgio), i Frari (la Monaĥoj).
Inter la multaj muzeoj troviĝas Guggenheim kaj Correr.
Allogas ankaŭ kelkaj aparte situantaj insuletoj, kiel ekzemple Murano. Sur aparta insuleto estas la tombejo San Michele.
Famuloj
- En la urbo naskiĝis episkopo Sankta Gerardo
Esperanto
En 1923 estis en Venecio la Unua Internacia Konferenco por Helplingvo en Komerco kaj Turismo, kies aranĝon helpis Itala Esperanto-Federacio. Dum la sama jaro, la loka Esperanta grupo "L.L.Zamenhof" eldonis libron Gvidlibro tra Venecio.
Vidu ankaŭ
Bildgalerio
-
Placo Sankta Marko (1730)
-
Satelita foto
-
Esperantlingva mapo de Venecio