Venedig (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Venedig (Erfurt))
Venedig
Anasoj en ŝtona akvujo antaŭ domoj en la Steinstraße
Anasoj en ŝtona akvujo antaŭ domoj en la Steinstraße
Anasoj en ŝtona akvujo antaŭ domoj en la Steinstraße
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 59′ 0″ N, 11° 1′ 28″ O (mapo)50.983311.0244Koordinatoj: 50° 59′ 0″ N, 11° 1′ 28″ O (mapo)

Venedig (Erfurto) (Turingio)
Venedig (Erfurto) (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Venedig
Vikimedia Komunejo:  Venedig (Erfurt) [+]
vdr
La centra verdaĵo de Venecio.

Venedig (laŭvorte: Venecio) estas areo simila al parko en la urbocentro de Erfurto.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la nordorienta limo de la urbokvartalo Andreasviertel, longa je 300 metroj kaj larĝa je 105 metroj maksimume. Karakterizas la areon la rivero Gera, kiu plurfoje dividiĝas kaj formas kelkajn insulojn.

Tie ĉi la rivera ĉefbranĉo nomita Breistrom enlfluas en la riveron Wilde Gera. Samtempe splitiĝas de ĝi la rivero Schmale Gera.

La parko etendiĝas inter la Gera-rivero okcidente, la Pfeiffers-strateto nordoriente, la Stein-strato oriente kaj la Venedig-strato sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

La verda terpeco situas tie kie malantaŭe la fortikaĵoj transiris la riveron. En la 16-a jc. troviĝis tie sep mueliloj, kiuj bedaŭrinde aŭ malkonstruitis aŭ funde alikonstruitis. En 1666 estis la unua dokumenta mencio de la tinkturista domo Zur kleinen Venedige kaj ekde 1826 aperis surmape la nomo Venedig.

Depost 1998 la areoj paŝon post paŝo alikonstruatis kaj en 2004 finaranĝitis kun du novaj pontetoj, vastaj herbejoj kaj vojoj por biciklistoj kaj piedirantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]