Veneraj malsanoj
Veneraj malsanoj | |
---|---|
transmisia maniero | |
MeSH | [2] |
Venereaj malsanoj, konataj ankaŭ kiel seksume transdoneblaj malsanoj estas la malsanoj, por kiuj estas granda verŝajneco de transdono inter homoj aŭ bestoj pere de seksuma kontakto, inkluzive vagina seksumado, buŝa seksumado kaj anusa seksumado. Pli ĝenerala termino infekto transdonebla per seksumado estas uzata por indiki infektojn, kiuj povas plivastiĝi pere de seksumaj kontaktoj sen nepra malsaniĝo de la infektita persono. Kelkaj el tiuj malsanoj estas transdoneblaj pere de medicinaj nadloj dum envejna injekcio de narkotaĵoj, kaj de patrino al ties idoj dum nasko aŭ mamnutrado. Tiuj infektoj estas konataj jam dum jarcentoj.
Klasigo kaj terminologio
Ĝis komenco de la 1990-aj jaroj tiuj malsanoj estis konataj sub la nomo venereaj malsanoj: Vener- estas la latina genitiva radiko de la nomo de diino Venuso, la romia diino por amo kaj amoro. Oni ankaŭ vaste uzis la eŭfemismon socia malsano. Sanprotektaj profesiuloj enkondukis la novan terminon infekto transdonebla per seksumado, kiu nun estas vaste uzata de klinikistoj.
Laŭ la origino de infekta aganto oni povas proponi jenan klasadon de tiuj malsanoj:
Bakteriaj malsanoj
- Kankroido (Haemophilus ducreyi)
- Donovanozo (Granuloma inguinale aŭ Calymmatobacterium granulomatis)
- Gonoreo (Neisseria gonorrhoeae)
- Venerea limprogranulomatozo (LGV) (Chlamydia trachomatis serotipoj L1, L2, L3. Vidu Ĥlamidio)
- Negonorea uretrito (NGU) (Ureaplasma urealyticum aŭ Mycoplasma hominis)
- Staphylococcus aureus [1]
- Sifiliso (Treponema pallidum)
Fungaj malsanoj
Virusaj malsanoj
- Citomegaloviruso (CMV) krom seksuma transdon-vojo kontaĝeblas ankaŭ pere de haŭto kaj salivo.
- Hepatito B.
(Rimarkigo: Hepatito A kaj Hepatito E estas transdonataj pere de feko-buŝa vojo, ne per seksumado; Hepatito C estas transdonebla per seksumado nur en tre malmultaj okazoj,[2]kaj la transdon-vojo por Hepatito D estas dume neklara, sed verŝajne la seksuma vojo estas ebla.[3][4][5])
- Herpes simplex
- Viruso de Herpes simplex povas roli en Malsano de Alzheimer.[6]
- Aidoso (HIV/Aidoso)
- Homa papilomaviruso (HPV)
- Certaj tipoj de HPV kaŭzas genitalaj verukoj
- Certaj tipoj de HPV kaŭzas displazion de utera kolo, kio povos konduki al uterkola kancero, kancero de peniso, kancero de anuso, kancero de buŝo.
- Marburga viruso kaj Ebolo, kiuj estas transdoneblaj per multaj vojoj, ankaŭ posedas la seksuman vojon.
- Kontaĝa molusko
- Mononukleozo estas kontaĝebla per salivo, sed ankaŭ per seksumado.
- Viruso de Sarkomo de Kaposi
Parazitaj malsanoj
- Publaŭsoj (ftiroj, Phthirius pubis) estas transdoneblaj per seksumado, sed ankaŭ alimaniere.
- Skabio (Sarcoptes scabiei) estas transdonebla per ĉia haŭta kontakto inter homoj, eble ankaŭ per vestaĵoj aŭ mantukoj.
Protozooj
- Triĥomoniazo (Trichomonas vaginalis) estas eble la plej ofta sekse transdonebla infekto. Ĝi estas kuracebla, sed lasas cikatretojn en la vagina haŭto, kiuj faciligas infekton per HIV.
Intestaj malsanoj, transdoneblaj per seksumado
Diversaj bakteriaj infektoj (Shigella, Campylobacter, aŭ Salmonella), virusaj (Hepatito A), aŭ parazitaj (Giardia kaj Ameoba) patogenoj estas transdoneblaj per seksumado, precipe dum anus-buŝa kontakto.
Nazaj infektoj, transdoneblaj per seksumado
Kutimaj malvarmumo, gripo, Staphylococcus aureus, E. coli kaj gisto Candida albicans povas esti transdonitaj dum seksumado.
Historio
Venereaj malsanoj estas konataj jam el fruaj tempoj de la homa historio; ekzemple la kronikoj de la romia epoko raportas pri ili. La poeto Marcus Valerius Martialis (mortinta en 104) skribis pri malsano, kiu kredeble estis sifiliso, kaj nomas ĝin, "hontinda malsano". Kvankam do la biologia kaŭzo de la malsano ne estis konata, oni jam prave konkludis pri la maniero de kontaĝo.
En diversaj epokoj okazis epidemioj de sifiliso kaj gonoreo, ekzemple en Italio post 1494, je la invado de Karlo la 8-a (Francio). La infekton probable alportis invadantaj soldatoj. Konkerantoj hispanaj konkistadoroj kaj portugalaj probable portis la sifilison al la Amerikoj; tamen iuj aŭtoroj subtenas la inversan tezon, ke la indiĝenoj kontaĝis la konkerintojn[7]. Kutime tamen tiaj epidemioj sekvis konkerantajn armeojn kaj ofte kaŭzis pli da mortoj ol la bataliloj.
La venereaj malsanoj ofte kaŭzis socian riproĉon, ĉar oni asociis ilin kun konduto konsiderata nemorala. Tio malfaciligis la aliron al terapio, kiu devis okazi sekrete. Tiu sekreteco ankaŭ malhelpis rimedojn por bremsi disvastigon de la malsano, ekzemple per izolo de infektitoj.
Protekto
Kontraŭ venereaj malsanoj eblas protekti sin precipe per
- evito de seksa kontakto kun nekonatoj
- uzo de kondomoj
- ĝenerala higieno, precipe kontraŭ surhaŭtaj malsanoj
- vakcinado, kontraŭ hepatito B
En pluraj landoj kelkaj venereaj malsanoj estas raportendaj al la aŭtoritatoj por preventi epidemian disvastiĝon.
Terapio
Ne ĉiuj venereaj malsanoj estas terapieblaj. Bakteriaj infektoj estas trakteblaj per antibiotikoj, parazit-insektaj per insekticidoj. Kontraŭ publaŭsoj utilas razado de la pubaj haroj. Necesas atenti, ke konstantaj seksumaj partneroj povas alterne re-infekti sin reciproke; por preventi tion la traktado estu aplikata al ambaŭ.
Referencoj
- ↑ Cook H, Furuya E, Larson E, Vasquez G, Lowy F (2007). “Heterosexual transmission of community-associated methicillin-resistant Staphylococcus aureus”, Clin Infect Dis 44 (3), p. 410–3. PMID 17205449.
- ↑ “”. PMID 16888612.
- ↑ (1995) “” 22 (6), p. 1656–60. PMID 7489970.
- ↑ Farci P . “Delta hepatitis: an update.”, J Hepatol 39 Suppl 1, p. S212–9. PMID 14708706.
- ↑ Shukla N, Poles M (2004). “Hepatitis B virus infection: co-infection with hepatitis C virus, hepatitis D virus, and human immunodeficiency virus.”, Clin Liver Dis 8 (2), p. 445–60, viii. PMID 15481349.
- ↑ [1]
- ↑ Dott. Antonio Semprini. Storia della sifilide Origini, storia e terapia.. Alirita 2012-12-13.
|
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Malattia sessualmente trasmissibile en la itala Vikipedio.