Venezuelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venezuelo
Bolivara Respubliko Venezuelo
República Bolivariana de Venezuela

flago de Venezuelo flago de Venezuelo

blazono de Venezuelo nacia blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Gloria al Bravo Pueblo
Gloron al la brava popolo
Situo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Karakaso
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) venezuel-hispana
koloni-alemana
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo
Areo 916,445 km²
- % de akvo 0,32 %
Loĝantaro 28.199.822 (2008) (2019)
Loĝdenso 30,2 loĝ./km²
Horzono -4:30
Interreta domajno ve
Landokodo VE
Telefona kodo 58
Plej alta punkto Monto Bolivaro
Plej malalta punkto Lagunillas
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Nicolás Maduro
Ĉefministro Nicolás Maduro
Nacia tago 5-a de julio
Sendependiĝo disde Hispanio 5-a de julio 1811
Ekonomio
Valuto venezuela bolivaro (VEF)
MEP laŭ 2007
– suma $335 miliardo
– pokapa $ 12.800
vdr

La Bolivara Respubliko Venezuelo, en Esperanto malofte skribata Venezŭelo (laŭ la hispana prononco), hispane: República Bolivariana de Venezuela (elparolata VenezŭELa) estas tropika lando situanta ĉe la norda marbordo de Sudameriko. Ĝiaj landlimoj estas: norde la Kariba Maro kaj la Atlantika Oceano, Gujano oriente, Brazilo sude, kaj Kolombio okcidente. Norde, ne malproksime de la Venezuela marbordo troviĝas ankaŭ la Nederlandaj Antiloj: Kuracao, Bonero kaj Arubo (Nederlando) kaj Trinidado kaj Tobago.

Nomo

La nomo de la lando estis inspirata de Amerigo Vespucci en 1499, dum lia esplorado de la nordokcidenta marbordo (konata hodiaŭ kiel la Golfo de Venezuelo), kune kun Alonso de Ojeda. La skipo observis vilaĝojn de la indiĝenoj, kiuj havis la domojn super la akvo, apogitajn sur stangoj. Por Vespucci, ĉi tio estis klara rememoro al la urbo Venecio. La eltrovita regiono estis baptita kiel Venezuela, kio signifis Eta Venecio

Geografio

Venezuelo havas ĉirkaŭ 2.800 kilometrojn longan marbordon. El la tuta areo, ĉirkaŭ 39 % konsistas el arbaroj, 20 % el paŝtejoj kaj 4 % el agroj kaj kampoj.

Ĝi limas al tri ŝtatoj: oriente al Gujano per 743 kilometrojn longa limo, sude al Brazilo per 1.819 kilometrojn longa limo kaj okcidente al Kolombio per 2.050 kilometrojn longa limo.

La tuto de la surteraj landlimoj de Venezuelo mezuras 4.612 kilometrojn.

Venezuelo dividiĝas je kvar regionoj: la Andoj, kiuj etendiĝas laŭ orient-okcidenta kurbo de la kolombia limo laŭ la kariba maro orienten; la Orinoko-enenaĵoj (Llanos) en la centro; la malaltebenaĵoj de Marakajbo en la nordokcidento (kun la Golfo de Venezuelo norde kaj la Lago Marakajbo sude de tiu); kaj la altebenaĵo de Gujano en la sudoriento.

Venezuelo estas la sesa plej granda lando de Sudameriko. Ĝi estas la pejzaĝe plej diversa lando inter ĉiuj sudamerikaj ŝtatoj. Estas granda kontrasto inter la dezertaj pejzaĝoj laŭ la istmo de Coro (Venezuelo) kaj la marĉoj de la delto de la Amacuro, la neĝkovritaj montoj de la Cordillera de Mérida kaj la vastaj ebenaĵoj en la centro de la lando.

Mérida, Venezuelo

Historio

Antaŭ la 19-a jarcento

La lando estis loĝata antaŭ 1492 de diversaj disaj triboj de indianoj, ne unuigitaj kiel en aliaj regionoj de Sudameriko.

La konkero fare de la Hispana Imperio estis sufiĉe rapida, kvankam komence nur la marbordo estis koloniigata.

La unua fiksa setlejo de la hispanoj, nomata Nueva Cádiz estis fondita en 1522, la nuna ĉefurbo Karakaso fondiĝis en 1567. En la jaro 1577 la hispana krono enpostenigis guberniestron por administracii la regionon.

Sendependiĝo

Subskribo de la declaro de sendependiĝo

La sendependeco de la lando estis atingita kaj agnoskita en 1821, kvankam en la unuaj jaroj la nuna lando formis parton de la Konfederacio de la Granda Kolombio. En la luktoj de sendependiĝo ludis grandan rolon la nacia heroo Simón Bolívar.

La historio de la sendependa lando dividiĝas en kvin periodojn, la kvin respublikojn. La Kvina Respubliko naskiĝis post la nova konstitucio de 1999 favorita de la nuna prezidento Hugo Chávez.

En la 21-a jarcento

En aprilo 2002 okazis manifestacio, instigita de la opozicio, apogata de la riĉularo kaj de la mastraro, kaj la 11-an de aprilo provo de ŝtatrenverso, dum kiu la prezidanto Chávez estis kaptita kaj forkondukita, sed poste, sekve al popolaj protestoj kaj al interveno de tiu parto de la armeo kiu subtenis la bolivaran revolucion, liberigita kaj reenpostenigita kiel prezidanto de la respubliko.

En 2004 okazis kontraŭregistaraj protestoj, instigitaj de la mastraro, kaj lokaŭto, apogitaj de Usono.

La 4-an de decembro 2005 okazis parlamentaj balotoj, kiujn bojkotis la opoziciaj partioj. La partopreno estis 25 %, kompare al la pli fruaj 50–60 % (2000 kaj 2002). Partio de Chávez (Movado por la Kvina Respubliko) akiris 114 (68 %) el la 167 sidejoj de la Nacia Asembleo. La balotojn diris bonordaj ĉiu lando de la Tero, escepte de Usono.

Politiko organizado

Vidu artikolon: Politiko de Venezuelo

Teritoria organizado

Malnova flago de Venezuelo
Malnova blazono de Venezuelo

Venezuelo estas respublika lando, dividita en 23 ŝtatoj, la Federa Distrikto (la urbo de Karakaso), 72 federaj dependaĵoj (insuloj kaj insuletoj) kaj la teritorio de la Esekiba Gujano (Guayana Esequiba) (areo pretendata de Venezuelo).

Ŝtatoj:

Vidu apartan artikolon Teritoria organizado de Venezuelo
Vidu ankaŭ Listo de urboj de Venezuelo

Demografio

Lingvoj

La oficiala lingvo de Venzuelo estas la hispana. Parolataj eŭropdevenaj lingvoj inkluzivas la venezuel-hispanan kaj la koloni-alemanan.

Aldone estas aŭ estis kelkdeko da indiĝenaj lingvoj, inter kiuj estas (kun nombro da parolantoj) la lingvoj:

Tiuj indiĝenaj lingvoj apartenas al la familioj:

Kulturo

Ferioj

La jaro komenciĝas per la 1-a de januaro, la Novjaro. En marto aŭ aprilo okazas la paska festo. Ekde la 19-a de aprilo 1810 oni festas ĉiujare la deklaracion de sendependeco. Kiel en aliaj landoj, la 1-a de majo estas feritago, la tago de laboro. La 24-an de junio oni festas la memoron de la batalo de Carabobo.

La nacia festo okazas la 5-an de julio (Día de la Independencia, tago de sendependeco), la tago en kiu estis verkita en 1811 la deklaracio pri sendependeco. Alia ferio estas la 24-a de julio, la naskiĝtago de Simón Bolívar. La malkovro de Ameriko estas festata la 12-an de oktobro, kaj kristnaskon la 25-an de decembro.

Pro la forta katolika tradicio de la landoj la plej diversaj sanktultagoj estas festataj tra la tuta jaro en malgrandaj lokaj festoj.

Muzikpedagogio El Sistema

Ekde 1975 la venezuela ekonomisciencisto kaj muzikisto José Antonio Abreu estigis tutlandan reton de junulorkestroj (Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar, nomata ankaŭ El Sistema). Tio intertempe ebligis al 300.000 infanoj kaj junuloj senpage obteni muzikedukadon kaj personan muzikilon. La rezultoj famiĝis internacie. La muzikpedagoga laboro de El Sistema helpas rompi la cirklon de malriĉeco kaj perforto. En 2009 kreiĝis la filmo El Sistema de Paul Smaczny kaj Maria Stodtmeier.[1]

Vidindaĵoj

Muzeo Jesús Rafael Soto: muzeo pri moderna arto

Inter la plej konataj vidindaĵoj estas la katedralo de Coro, la Chiesa de San Clemente, la katedralo de Ciudad Bolívar, la katedralo de Caracas, kaj la preĝejo de San Francisco. Aparte vidindaj estas ankaŭ la kapitolo de Caracas kaj la domo de la guberniestroj en Ciudad Bolívar.

La panteono kaj la urba teatrejo estas inter la plej konataj konstruaĵoj de Caracas..

Kuirarto

La nacia manĝaĵo estas Pabellón Criollo, kombinaĵo el nigraj faboj (Caraotas), kuirbanano (Platano), rizo kaj disŝirita fibra viandaĵo (Carne Mechada). Alia tipa manĝaĵo estas Hallacas, mikspoto el bovaĵo, sekvinberoj, legomoj, kaproj, olivoj kaj nuksoj en maiza pasto.

Referencoj

  1. El Sistema, Dokumentaria filmo de Paul Smaczny kaj Maria Stodtmeier, 2009

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoLeginda