Venice (Los-Anĝeleso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venice
Venice (Los-Anĝeleso) (Usono)
Venice (Los-Anĝeleso) (Usono)
DMS
Bazaj informoj
Nacio: Usono
Usona ŝtato: Kalifornio
Kantono: Kantono Los-Anĝeleso
Urbo: Los-Anĝeleso
nombro de loĝantoj: 40 885 (stato de 2008)
areo: 8 km²
internacia telefona prefikso: (+1) 310 kaj 424
poŝtkodoj: 90291
koordinatoj: 33° 59' norde, 118° 27' okcidente

Venice estas okcidenta kvartalo de la urbo Los-Anĝeleso de la samnoma kantono Los-Anĝeleso en la ŝtato Kalifornio de Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de julio 2008 ĝi havis 40 885 loĝantojn.

Venice situas borde de la Pacifika Oceano kaj - simile kiel la urbo Malibu, kiu situas 23 mejlojn respektive 37 kilometrojn pli okcidente - konatas pro siaj sabla plaĝo, Venice Beach, famas kiel metropolo de usonaj bretovelistoj kaj kiel hejmurbo de filmaj steluloj kaj aliaj kunlaborantoj de la filmindustrio ligita al la "filma urbo" Holivudo de la metropolo Los-Anĝeleso.

La apudplaĝa promenejo, kiun iom ombrigas multaj flanke plantitaj palmoj, ankaŭ estas mita loko por rultabulado. Krome la urboparto forte ligiĝas al la historio de moderna popmuziko. Ekzemple en 1965 tie fondiĝis la grupo The Doors, tie vivis la blusgitaristo Ted Hawkins, la ĵazmuzikisto Bob Haggart, por nur nomi iujn ekzemplojn. Ĉe la plaĝa promenejo ankaŭ ekkarieris la iom ekscentra stratmuzikisto Robert John Burck, kiu ekde 1999 vestita nur per kalsono kaj ledaj botoj stratmuzikas precipe en Novjorko.

la plaĝo kaj apudplaĝa promenejo de Venice

Ŝablono:Ĝermo-Usono