Venko de Pirho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pirho

Venko de Pirho estas venko kiu postulas tiom da streĉado ke ĝi havas la saman efikon kiel malvenko. Ĉi tiu esprimo ne devenas el la greka mitologio, kvankam ekzistas mito pri Pirho de kiu venas la nomo.

La celata Pirho vere ekzistis. Li estis reĝo de Epiro (nuntempe provinco de Grekio). Li perdis grandan nombron da viroj dum du bataloj kontraŭ Romio, bataloj en kiuj li venkis. Kiam unu el liaj generaloj volis gratuli lin, ŝajnas ke li furioziĝis kaj rimarkis ion kiel "Ankoraŭ unu tia venko, kaj mi restos sen armeo!." Tial la esprimo Venko de Pirho.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]