Venstre (Danio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venstre
Venstre, Danmarks Liberale Parti
emblemo
flago
Nordic agrarian parties
Komenco 1870 vd
Lando(j) Danio vd
Sidejo Søllerød
Adreso Søllerødvej 30, Søllerød, 2840 Holte
Ideologio

Konservativa liberalismo • klasika liberalismo • agrarismo

Ĉefestro(j) Jakob Ellemann-Jensen • Lars Løkke RasmussenAnders Fogh Rasmussen • Uffe Ellemann-Jensen • Henning Christophersen • Poul Hartling • Erik Eriksen • Edvard Sørensen • Knud Kristensen • Thomas Madsen-Mygdal vd
Membro de Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma PartioLiberala Internacio vd
Posedatoj Carlsminde vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo forening
vdr

Venstre estas liberala partio de Danio. La partio dum la jaro 1870 ekestis el diversaj grupiĝoj en la dana parlamento, kiuj reprezentis agrikulturajn interesojn kaj postulis la enkondukon de la parlamentismo en Danio. Ekde la jaro 1872 la partio reprezentis la plimulton en la parlamento Folketing. Respondecon en la registaro la partio tamen nur ekhavis post la ŝanĝo de la politika sistemo de la jaro 1901. Ĉar la partio Venstre ĉiam pli transprenis la politikajn konceptojn de la konservativa partio Højre, dum 1905 dispartiĝis la maldekstra liberala alo sub la nomo Det Radikale Venstre. Komence de la 20-a jarcento pluraj ĉefministroj estis membroj de Venstre, sed post la jaro 1920 la partio ne plu estis la plej forta civitana forto. En la malmultaj registaroj post la Dua Mondmilito, kiuj ne estis dominitaj socialdemokrate, la partio Venstre partoprenis. Ĝis antaŭ malmultaj jaroj la partio havis plej multajn voĉdonantojn en la malurbaj regionoj de Jutlando.

Komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento Uffe Ellemann-Jensen profiligis la partion kontraŭ la konservativa partio, kun kiu Venstre formis koalicion. La populisma apero de li aparte inter junaj voĉdonantoj elvokis novan simpation por la partio. De balotaj rezultoj de ĉirkaŭ 10 procentoj dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la rezultoj altiĝis ĝis pli ol 24 procentoj, en la malurbaj komunumoj eĉ pli. Post kiam Uffe Ellemann-Jensen tamen dum 1998 nur apenaŭ atingis sian celon anstataŭigi la socialdemokratian registaron, la nuna ĉefministro Anders Fogh Rasmussen iĝis partia prezidanto.

Anders Fogh Rasmussen dum 2001 ĉefe per kampanjo por pli striktaj reguloj pri eksterlandanoj gajnis voĉojn (31,3%) kaj ekde tiam Venstre estas la plej forta partio de Danio.

Ekde novembro 2001 la partio Venstre kune kun la Konservativa Popola Partio Det Konservative Folkeparti en malplimulta koalicio konsistigas la registaron de Danio, kaj la nomumas la ĉefministron.

Dum la parlamentaj balotoj de la 8-a de februaro 2005 la partio atingis iom malpli da voĉoj (28,9 %), sed daŭre kun la koaliciaj partneroj dominas la socialdemokratojn kaj ceterajn maldekstrajn partiojn.

Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

En la Eŭropa Parlamento, la partio Venstre estas parto de la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio. Kadre de la aktuala Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidas la Eŭropan Union inter 2004 kaj 2009, la partio nomumis la reprezentanton de Danio: La komisarino Mariann Fischer Boel respondencas pri la fakoj agrikulturo kaj kampara progresigo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]