Ventenac-en-Minervois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventenac-en-Minervois
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Aude
Arondismento Narbonne
Kantono Ginestas
Komunumaro Le Grand Narbonne Communauté d'agglomération
Urbestro Christian Lapalu (2008–2014)
Insee-kodo 11405
Poŝtkodo 11120
Demografio
Loĝantaro 525 (2009)
Loĝdenso 84,7 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 43° 15′ N, 2° 52′ O (mapo)43.24942.8603Koordinatoj: 43° 15′ N, 2° 52′ O (mapo)
Alteco 18 ĝis 100 m
Areo 6,2 km2
Situo
Ventenac-en-Minervois (Francio)
Ventenac-en-Minervois (Francio)
DEC
Map
vdr

Ventenac-en-Minervois (prononco [vɑ̃tənak ɑ̃ minɛʁvwa]) estas franca komunumo en la departemento Aude, en la regiono Langvedoko-Rusiljono.

La loĝantoj nomiĝas france Ventenacois. La nomo devenas de romia tempo: Villa Ventenachus. Castrum Venthenacum estis okupita en la 12-a jarcento de Simon de Montfort dum la milito kontraŭ la kataroj.

Château de Ventenac[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la impona aspekto da la Château de Ventenac la kastelo ne estas vera kastelo, sed stokejo por vino. Ĝi troviĝas rekte apud la Canal du Midi kaj la haveno utilas al turismaj boatoj.

La nuna konstruaĵo ekestis en la 18-a jarcento sur la restaĵoj de malnova kastelo. En la 19-a jarcento sinjorino Seguy de Saint Siran ĝin konstruigis kaj donis imponan eksteran impreson, kiu memorigas pri religia konstruaĵo. Post ŝia morto la vinberejo, la kastelo kaj la vinkelo iĝis posedaĵo de sinjorino Pauline Meyer, kiu devis forlasi Francion pro la militrisko en la jaro 1938. La vinberkulturistoj transprenis ĉion kaj fondis kooperativon kaj produktis sian vinon komune.

Nuntempe la kooperativo produktas 22.000 hektolitrojn, inter ili 4.500 de la kategorio Appellation d ’Origine Contrôlée Minervois kaj 17.500 hektolitrojn, kiel Vins de cépages de pays d ’Oc.

En la kastelo estas muzeo pri la produktado de vino tra la historio.

La kooperativo utiligas la vinberoj de la specoj Syrah, Cabernet, Merlot, Chardonnay, Cinsault

Informoj[redakti | redakti fonton]

Bildo de Ventenac laŭ la Suda Kanalo
Bildo de Ventenac laŭ la Suda Kanalo