Ventkapsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ventkapsulo estas surmetaĵo kutime apera je lignaj blovinstrumentoj kun duobla anĉo, kiu kaj servas kiel buŝilo al pli komforta ludado kaj ankaŭ kiel protektilo por la difektema anĉo. Krome pro la utiligado de ventkapsulo la sono de la muzikilo ŝanĝiĝas – ĝi iĝas pli raŭka kaj "kvaka", ĉar la anĉo libere oscilas kaj ne povas esti bridata per la lipoj de la muzikisto.

Tipaj ventkapsulaj instrumentoj kun karakteriza sono estas la sakŝalmo kaj la krumorno.