Ventkesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laŭlarĝa sekcaĵo de kutima ŝablonoventkesto kun ventoĉambro (malsupre), tonĉambreto (meze) kaj registroŝablono (supre)

La ventkesto estas tiu parto de orgeno, kiu starigas la interligon de fajfiloj, vento kaj la ludo- kaj registrotraktilaroj. Ĝi enhavas la valvojn, kiuj mastrumas la aerfluon al la fajfiloj.

La fajfiloj estas sisteme ordigitaj sur la ventkesto laŭ sonkoloroj (unu post la alia) kaj tonaltoj (unu apud la alia) en formo de rektangula kampo. La mastrumado de la fajfilo plejofte okazas sur du niveloj: La registrotraktilaro tralasas la venton por ĉiuj fajfiloj de unu sonkoloro, la ludotraktilaro la venton por ĉiuj fajfiloj de unu tonalto. Pro la interfero de ambaŭ niveloj finfine sonas nur tiuj fajfiloj, je kiuj kaj estas eltirita la respektiva registron kaj estas premita la respektiva klavo.

Konstruformoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la sinsekvo, en kiu la orgenvento pasas la ludo- kaj registrovalvojn oni povas diferenci tri bazajn tipojn:

  • tonĉambretaj kestoj – la vento trapasas unue la ludovalvon kaj poste la registrovalvon.
  • registroĉambretaj kestoj – la vento trapasas unue la registrovalvon kaj poste la ludovalvon.
  • unuĉambra kesto – la vento trapasas nur unu valvon, kiu elektre mastrumata efikas samtempe kiel registro- kaj ludovalvo.

Tonĉambreta kesto[redakti | redakti fonton]

Ĉe la tonĉambreta kesto ĉiuj fajfiloj de unu tono kunuzas unu ĉambreton, la t.n. tonĉambreto, kaj per tio ankaŭ unu ludovalvon.

Registroŝabloningo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Strukturo de registroŝabloningo
Registroŝabloningo ĉe premita klavo

Registroŝabloningo konsistas el tri latoj kuŝantaj unu super la alia, tra kiuj estas boritaj ekzakte taŭgaj truoj por ĉiu unuopa orgenfajfilo. Inter la tri latoj troviĝas ŝtopaĵoj. Ambaŭ eksteraj latoj (kadroj) normale konsistas el ligno kaj estas fiksitaj, la meza (registroŝablono) tamen konsistas aŭ el ligno aŭ el plasto kaj estas movebla. Se oni forŝovas tiun ĉi helpe de registrotirilo je kelkaj milimetroj tiel, ke ĉiuj truoj situas unu sur la aliaj, la registro estas enŝaltita kaj ludebla. Por malŝalti oni maltiras la registrotirilon kaj per tio forŝovas la registroŝablonon, tiel ke la ligo inter ventkesto kaj orgenjafilo estas interrompata.

Por ke ne eksonas ĉiuj fajfiloj de unu registro samtempe, rektangule kun la ŝablonoj troviĝas la tonĉambretoj, kiuj provizas ĉiujn fajfilojn de unu difinita tono per aero, kiam oni malfermas la valvon. Nur tiuj fajfiloj de tono, kies ŝablono estas malfermita, eksonas, kiam oni premas la klavon apartenan al la tono.

La registroŝablono nuntempe estas (denove) la plej vaste uzata sistemo. Por moderna muziko la registroŝablono proponas lige kun mekanika aŭ analoge ekipita elektrona registrotraktilaro pluan avantaĝon. Oni povas tiri unuopajn registrojn nur „duone“, por ke la fajfiloj ne ricevas la destinitan aerkvanton, kio sekvigas apartajn sonajn efektojn.

La plej malnova konserviĝinta registroŝablono en la orgeno Ostönnen estas datigebla je 1440. El ĉi tiu tempa ankaŭ devenas la unuaj detalaj priskriboj de registroŝablonaj orgenoj.

Ĝemelkesto[redakti | redakti fonton]

La ĝemelkesto estas speciala formo de la ŝablonoventkesto, je kiu kelkaj aŭ ankaŭ ĉiuj registroj povas esti registritaj sur diferencaj manualoj.

Oni trovas ilin antaŭ ĉio ĉe malgrandaj dumanualaj orgenoj, je kiuj ĉiuj fajfiloj staras sur unu ventkesto. Al tiuj la ŝanĝoŝablono donas pli da kombineblecoj. Ĉiun el la tiel instalitaj registroj oni povas ludi laŭplaĉe sur unu el la manualoj (tamen ne sur ambaŭ samtempe), por tio oni povas ŝovi la registrotirilon aŭ dekstren aŭ maldekstren. Alia ebleco estas tiriloj, kiujn oni eltiraas aŭ entute aŭ duone.

Por tio la ventkesto enhavas por ĉiu tono po du ĉambretojn – unu por ĉiu manualo – kiu lokas unu apud la alia. La boraĵoj en la fajfilplankoj estas tiel aranĝitaj, ke laŭ pozicio de la ŝablono la unua, la alia aŭ neniu tonĉambreto havas interligon kun la fajfilo.

Diferencigenda estas la ĝemelkesto kun ŝanĝoŝablono de la anticipilo, la transmisiilo kaj la ekstenso.

Saltokesto[redakti | redakti fonton]

Alia konstruspeco estas la saltokesto, je kiu ene de ĉiu tonĉambreto troviĝas por ĉiu registro plua valvo. Ĉiuj valvoj por unu registro estas fiksitaj ĉe komuna lato movata per la registrotraktilaro. La registrotiriloj devas estis klikitaj kaj en la tirata kaj en la maltirata pozicion. Kiam oni maltiras registron, pro la forto de la valvorisorto la tirilo „saltas“ reen – pro tio la nomo.

Avantaĝo de la saltokesto kompare kun la ŝablonkesto estas la maldifektemo kontraŭ klimatŝanĝoj. La malavantaĝo estas la granda numero da valvoj kiel eblaj difektkaŭzoj. Je t.n. duoblaj ŝaltokestoj ĉiuj valvoj apartenaj al unu tono povas estis eltirataj simile al tirkesto. Tio treege faciligas la flegadon.

Registroĉambreta kesto[redakti | redakti fonton]

Ĉe registroĉambreta kesto ĉiuj fajfiloj de unu registro kunuzas unu ĉambreton.

Ĉi tiu ĉambreto ricevas venton, tuj kiam oni tiris la registron. Ĉiu registro havas ununuran registrovalvon, malgraŭe ĉiu fajfilo havas apartan ludovalvon. El tio rezultas pli elspeza flegado, la malavantaĝo de ĉiuj sistemoj kun registroĉambretoj.

Konusvalva kesto[redakti | redakti fonton]

pneŭmatika konusvalva kesto: a klavo, b ludvalvo, c plumbokondukiloj, d  relajsovalvo, e konusvalvo, f1 registroĉambreto de enŝaltita registro, f2  registroĉambreto de elŝaltita registro, g fajfiloj
pneŭmatika konusvalva kesto je premata klavo; fajfilo g1 eksonas
laborvento
ludvento

La konusvalva kesto estis enkondukata meze de la 19-a jarcento. Por ĉiu tono en la ĉambreto ekzistas konusvalvo, kiu malfermas ligon al unu fajfilo (aŭ pluraj fajfiloj enkaze de miksita registro).

Unue konusvalvaj kestoj estis mastrumataj mekanike. Je tio tamen per ĉiu aldona registro kreskis la klavopremo. Tial poste venkis plejparte la pneŭmatika traktilaro. Je la pneŭmatika mastrumado la premado sur klavo (en la bildo a) malfermas nur unu valvon (b), kiu do pneŭmatike plenblovas malgrandajn ledobalgetojn sub la registroĉambretoj (d), kiuj siaflanke levas la konusvalvojn (e).

Avantaĝo de la konusvalva kesto estas la pli simla valvokonstruado. Ĉe la pneŭmatika konusvalva kesto la orgenisto devas nur movi malgrandan valvon, tiel ke la traktilaro restas facile movebla, sendepende de tio, kiom da registroj estas enŝaltitaj. Ĝi krome ebligis la konstruadon de liberaj kombinaĵoj.

La avantaĝojn kontraŭstaras pluraj malavantaĝoj: pro la pneŭmatika transmisio ekestas prokrastadoj. Tiuj estas eble mildigeblaj per elektrizado aŭ kontraŭrelajsoj. Krome al orgenistoj ĉe elektrika aŭ pneŭmatika traktilaro mankas la sensora kontakto (la kontraŭpremon de la klavoj kaŭzas propfa risorto), pro kiu mekanikaj traktilaroj estas preferataj. Krome konusvalvoj emas brueti, kio obliĝas per la ekfunkciado de pluraj valvoj por unu tono.

Tamen, por la ludado de komponaĵoj el la malfrua romantiko, do el la epoko, en kiu pneŭmatikaj kestoj modernis, la ludo sur konusvalvo-orgenoj povas esti tute adekvata. Tio koncernas ekz. la orgenverkoj de Max Reger.

Membranoventkesto[redakti | redakti fonton]

membrankesto: a klavo, b klavovalvo, c laborbalgeto, d relajsvalvo, e membrano, f1 registroĉambreto de enŝaltita registro, f2 registroĉambreto de elŝaltita registro, g fajfiloj
membrankesto je premata klavo; fajfilo g1 eksonas
laborvento
ludvento

Tiu ĉi pneŭmatika kestospeco enhavas kiel tonvalvoj ledomebranojn (en la bildo: e), kiun kunpremita aero (laborvento, d) premas antaŭ la malfermaĵojn al la fajfiloj, barante tiel la vojon al la ludvento ekde la registroĉambreto (f) en la fajfilon (g). Se oni premas klavon (a), la vento de ĉiuj membranvalvoj por tiu ĉi tono estas ellasata. Pro la premo de la ludvento el la registroĉambreto la membrano malŝtopas la truon por la fajfilo, tiel ke la vento enfluas la fajfilon por ĉi tiu tono.

Tiu ĉi sistemo estas forfluosistemo, je kiu forfluado de vento kaŭzas ekfunkciadon. En la ilustraĵo je b kaj c ekkoneblas alfluosistemo, je kiu la enfluado de vento ekigas funkciadon. Konusvalvaj kestoj do estas alfluosistemoj. Survoje inter klavo kaj valvo ambaŭ sistemoj povas esti aplikataj. La bildigita traktilaro estas ekz. alfluo-forfluo-sistemo. Forfluosistemoj estas konsiderataj kiel pli precizaj ol alfluosistemoj.

Pli alta precizeco kaj rapideco estas entute ankaŭ la avantaĝoj de la membrankesto kompare kun la konusvalva kesto. Krome nur sin movas tiuj membranoj, kies registroj estas enŝaltitaj, kaj tiuj ĉi kaŭzas preskaŭ neniun krombrueton. La plej granda malavantaĝo tamen antaŭ ĉio estas, ke ĉiuj specoj de membranoj post ioma tempo montras eluziĝon kaj tralasemon.

Unuĉambra kesto[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Ĉe la unuĉambra kesto ĉiuj fajfiloj staras sur komuna ĉambro kaj estas mastrumataj unuope per elektraj relajsoj. Al ĉiu fajfilo (aŭ fajfilaro ĉe miksitaj voĉoj) apartenas ekzakte unu valvo. Ekzistas do neniu diferenco inter ludo- kaj registrovalvoj. La ligon inter klavoj kaj registroj kreas la antaŭmetita elektroniko. La unuĉambra kesto estis kutima ĉe la t.n. multspeca orgeno, sed ne povis venki same kiel tiu ĉi.

Multspecosistemo[redakti | redakti fonton]

Per la konstruado de multspecorgenoj oni provis ŝpari kostojn kaj spacon ĉe la orgenkonstruaĵo. Tiun ĉi sistemon oni trovas je multaj kinorgenoj de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ĉe tiu la fajfilvicoj staras sur unu kesto kaj ĉiu fajfilo havas propran valvon. El relative malmultaj fajfilvicoj oni generas per elektra mastrumado laŭ transmisio- kaj ekstensoprocedoj diversajn registroj. Tiel ekz. oni povas formi el fajfilvico registrojn je 16′, 8′, 4′, 2′, … . Tiu ĉi koncepto tamen ne konvinkas ĉe ampleksa aplikado.

La evidentajn avantaĝojn, tiuj de malpli kostoj kaj malpli bezono da spaco, kontraŭas konsiderindaj malavantaĝoj. Ekz. la aparta karakteristiko de la individuaj registroj perdiĝas. La registroj, kiuj estas generitaj el unu fajfilviĉo, ĉiam sonas sama. Tio precipe rimarkeblas, kiam oni faras ilin ludeblaj sur diferencaj manualoj. Je plurvoĉa ludado ekzistas la problemo, ke ĉe oktavkunsonaĵoj kaj ĉe kvintekstensoj el la sama fajfilvico ankaŭ ĉe kvintkunsonaĵoj eksonas malpli fajfiloj samtempe ol ĉe aliaj intervalkunsonaĵoj, pro kio la ĝenerala sono aŭdiĝas malforta kaj malekzakta. Ĉe la ekstenso de alikvotoregistroj tiuj ĉi ne estas pura agordita, sed samŝtupa, kiu malebligas klarecon kaj kunfandiĝo de la sono.

La ekstenson oni ankoraŭ nuntempe aplikas ĉe ege malaltaj pedalregistroj (64′, 32′, 211/3′) pro kaŭzo de la spaco, pezo kaj kosto. Ĉar en tiaj kazoj samkonstruaj registroj ekzistas aparte de tio, oni bezonas nur aldoni la dekdu fajfilojn por la plej malalta oktavo de la registro. En tiaj ekstreme basaj tonaltoj la problemo de la perdo de aparta karakteristiko estas neglektebla.

Antikvaj kaj mezepokaj ventkestoj[redakti | redakti fonton]

Je la antikvaj orgenoj la diversaj fajfilvicoj estis aranĝataj sur speco de registroĉambreto. Ĉu la unuopaj registroj utilis por la generado de diferencaj sonkoloroj aŭ la ludado en diferencaj tonaloj, ĝis nun ne sciatas.

Ekde la romaniko ekzistas senregistraj blokverko. Ĉiuj fajfiloj staris sur unu nedividita ventkesto. Nur en la malnov-gotika epoko denove ekestis „registroj“ (voĉseparado), unue realigite per la barvalvokesto, poste ankaŭ per la duoblokesto kaj la registroŝabloningo. Krome tiuj ĉi plej malnovaj orgenoj ankoraŭ ne havis klavojn. Oni en- kaj elŝaltis la tonojn per tonŝablonoj, kiuj funkciis kiel la registroŝablonoj de ŝablonventkestoj. Tiuj havis remetorisortojn, tiel ke la tono eksilentis ĉe la malkapto de la ŝablono. Per enkonduko de la duobla kaj registroŝablona ventkesto malaperis la tonŝablonoj.

Barvalvokesto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi konstruformo de ventkesto ekestis en la gotiko, kiam oni subdividis la mezepokan blokverkon en komence du, poste maksimume kvar „registrojn“. Ĉiu partkesto estas enŝaltita per barvalvo. Kun la ekesto de la registroŝablono ĝi estis plejparte forŝovata, tamen sporade sin plutenis ĝis la 17-a jarcento.

Duoblokesto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi formo de ventkesto estas miskformo inter barvalvokesto kaj registroŝablona kesto. Ĝi ekestis en malnov-gotika epoko, kiam oni sentis la subdividon en maksimume kvar registrojn per barvalvokesto kiel nesufiĉa. Komence oni starigis unuopajn fajfilviĉojn sur apartajn ŝablonojn, pligrandigante tiel la registronombron. Poste ankaŭ alvenis unuopaj novaj registroj (fluto, ferma, rigalo). Ankaŭ tiu tipo de ventkesto estis forŝovita de la registroŝablono-ventkesto.

Apartaj konstruformoj[redakti | redakti fonton]

Kroma ventkestotipo, kiun oni same nomas duoblokesto, havas por ĉiu tonĉambreto du valvojn, tiel ke la registroj estas ludeblaj per du klavaroj. Kontraŭe al la ĝemelĉambra ventkesto unu tono ne havas du tonĉambretojn, sed ambaŭ tonvalvoj apartenas al komuna ĉambreto. La fajfiloj staras kiel kutime sur unuopa ŝablono. La tiritaj registroj ĉiam estas ludeblaj sur ambaŭ klavaroj kaj ne estas aparte registreblaj por nur unu. La sama efiko ankaŭ estas realigebla per konektilo. Ekzemplo por tia instalaĵo estas la pedalaro alkroĉita al la ĉefa suborgeno de la Ebert-Orgel Innsbruck.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]