Vento (orgeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
historia orgenbalgo

Vento estas en la orgen- kaj gurdokonstruo la komprimita aero produktata de balgaroblovilo.

La premon de la orgenvento oni mezuras laŭ akvokolonaj milimetroj (1 mmAk = 9,807 Pa), kaj ĝi kutime situas je ĉ. 50 ĝis 100 mmAk. Iam oni ankaŭ konstruis aparte akresonantajn t.n. altpremajn registrojn je kutime ĝis 300 mmAk da ventpremo.

Balgaro[redakti | redakti fonton]

La ventigilaro, ankaŭ balgaro aŭ je modernaj orgenoj simple nomata ventigilo, estas orgenero, kiu prizorgas la konstantan produktadon de vento. Nuntempe ĝi kutime konsistas el centrifuga ventigilo, magazenbalgo kaj ventkanaloj, kiuj konduktas venton en la venkestojn, sur kiuj staras la orgenfajfiloj. Ofte en la ventigilaro ankaŭ troviĝas tremsonigilo.

Ventigilo[redakti | redakti fonton]

En la plejmultaj modernaj orgenoj elektra ventigilo (centrifuga ventigilo) produktas la venton. Tiu ĉi plejparte estas tiel konstanta, ke nur etaj reguligaj balgoj bezonatas por transteni dum la ludado konstantan ventpremon. En la pasinteco balgotretantoj devis treti ĉerpobalgojn por produkti la ludventon.

historia skema ilustrado de la ventprodukado je orgeno

Balgoj[redakti | redakti fonton]

En la orgenkonstruo oni distingas inter jenaj balgtipoj:

  • Ĉerpobalgo: Tiu nuntempe maloftas, ĉar oni ankaŭ je historiaj instrumentoj anstataŭas ilin aŭ almenaŭ suplementas per elektrikaj ventigiloj. Kutime ili estas kejlobalgoj.
  • Magazenbalgo: Tiu ĉi estas aerstoko, kies moveblan tegmenton balastas peziloj aŭ premrisortoj, kio iom kunpremas la ensuĉitan aeron kaj prizorgas la orgenon per konstanta aerpremo.
  • Reguliga balgo: Ĉi tiu estas kutime pli malgranda kaj troviĝas proksime de la ventkesto.

Ventkanalo[redakti | redakti fonton]

La vento fluas tra plejparte lignaj ventkanaloj ekde la magazenbalgo al la ventkestoj. La ventkanaloj devas esti tiel konstruitaj, ke ili alkondukas la venton plejeble sen premperdo kaj sen gravaj flukirliĝoj al la destinejo. Oni devas atenti, ke ne ekestas flubruetoj, kiuj trapenetas eksteren.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ventŝanceliĝo[redakti | redakti fonton]

Ventŝanceliĝo estas la efekto de neintenitaj ŝanceliĝoj de la ventpremo dum la orgenludado. Kromefekto de ventŝanceliĝo estas aŭdeblaj agordŝanceliĝoj ĝis eĉ misfunkcioj de fajfiloj, kiuj bezonas aparte stabilan ventprovizadon kiel ekz. lamenfajfiloj. Ĉi tio fenomeno plejparte okazas je historiaj orgenoj de la baroko (kaj iliaj rekonstruaĵoj). Je romantikismaj orgenoj ventŝanceliĝo plejparte ne konatas. La ventŝanceliĝo i.a. kaŭzis la „malpermeson“ uzi du samfutotonajn registrojn samtempe je la registrado de baroka orgenmuziko. El nuntempa vidpunkto tiu ĉi opinio estas ekstermoda.

Krakvento[redakti | redakti fonton]

Krakvento estas artefarita subita premvento por plibonigi la sonon de lamenfajfiloj kaj optimigi la adaptadon al la starejo. Antaŭ ol enkonstrui lamenregistroj oni trairigas ĝin per krakvento, kiu havas duoble multan ventpremon kiel la normala vento, stokata en la magazenbalgo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]