Ventoenergio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ventoturbinaro de la montaro Tehachapi en Kalifornio.

Ventoenergioventenergio konvertas kinetan energion de moviĝanta aero (vento) al pli uzebla formo por homaro. En pasinteco la ventoenergio estis per ventomuelejoj rekte transformita al mekanika laboro. Nuntempe per la vorto ventoenergio oni plej ofte celas elektran energion kiu estas produktita per ventoturbinoj, ankaŭ nomataj ventoelektrigiloj.

La plej gravaj avantaĝoj de ventoenergio estas la malpliigo de la medipoluado pro fosiliaj brulaĵoj kaj la malpli forta dependo de la nafto. La plej gravaj malavantaĝoj estas la alta prezo (pli malpli 1,5 ĝis 3-oble pli multe kostas ol "griza kurento"), la varieco en la oferto de vento kaj la bezono je spaco.


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj