Ventoux (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ventoux
Ventoux
Alteco 1912 m
Situo Francio
Montaro Baronnies, Vaucluse
Koordinatoj 44°10′N 5°17′O  /  44.167°N, 5.283°O / 44.167; 5.283 (Ventoux (monto))Koordinatoj: 44°10′N 5°17′O  /  44.167°N, 5.283°O / 44.167; 5.283 (Ventoux (monto))
Unua grimpo Francesco Petrarca, 26-an de aprilo 1336
v  d  r
Information icon.svg

La Ventoux estas franca monto 1.912 metrojn alta. Ĝi estas ĉirkaŭ 25 kilometrojn longa laŭ orient-okcidenta akso kaj 15 kilometrojn larĝa laŭ nord-suda akso.

Ĝi estas kromnomita la Giganto de Provence aŭ la kalva monto. Ĝi estas la pinto de la montaro Baronnies kaj la plej alta monto de la departemento Vaucluse.

Ĝia izoleco vidigas ĝin longdistance, el tio devenas la kromnomo de giganto. Krome ĝi reprezentas la lingvan limon inter la norda kaj la suda okcitanaj lingvoj.

Antaŭ esti trapasita de tri ĉefaj vojoj, tio kio ebligis la disvolviĝon de ekoturismo kaj de vintra sporto kaj la organizadon de biciklaj aŭ aŭtomobilaj konkursoj aŭ aliaj defioj, la monto estis trapasita de vojetoj faritaj de paŝtistoj post la disvolviĝo de ŝafa bredado inter la 14-a kaj la mezo de la 19-a jarcento. Tiuj irejoj estas nun transformitaj en marŝpadoj, kiel ekzemple la GR 9.

Dum ŝafa bredado preskaŭ malaperis, abelbredado, legomkultivado, vinkultivado, fungplugo (interalie trufo), kaj kultivado de lavendo daŭre ekzistas.

Pro tiuj apartecoj, la monto estas ĉefa simbolo de Provenco kaj nutris rakontojn parolajn aŭ librajn kaj bildajn reprezentojn ĉu artajn ĉu kartografiajn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

En la okcitana provenca lingvo la monto nomiĝas Mont Ventorlou Mount Ventour.

La pinto eble ricevis sian nomon pro latina fonto el la 2-a jarcento. Vintur, diaĵo de la pintoj signifas tion, "kio videblas de malproksime", de la kelta ven-top, kies signifo estus neĝkovrita pinto[1].

Ĝia malnova nomo, Ventour, kiu aperas ekde la 11-a jarcento baziĝas sur la antaŭ-kelta radiko went' mont. Oni interpretis tion kiel venta. Veras ja, ke la mistralo blovas ofte je pli ol 100 km/h, kaj foje ĝis 300 km/h[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Se homa loĝantaro estas pruvataj ĉe la ebanaĵo apud la montaro dum prahistorio, la unua supreniro ĝis la pinto estis farita de la poeto Francesco Petrarca la 26-an de aprilo 1336. Li vidigis la vojon al estontaj sciencaj studoj.

Poste, dum pli ol ses jarcentoj, la monto estis intense senarbarigita, pro ŝipaj konstruaĵoj en Toulon, produktado de lignokarbo kaj bredado de ŝafoj.

Dum la dua mondmilito, la monto ŝirmis la Makizon Ventoux.

Ekde 1966, je la pinto estas observada turo, alta je pli ol kvardek metroj, kun anteno.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝia eco, ĉefe kalkoŝtona, estas la kialo de ĝia lume blanka koloro kaj intensa karstiĝo pro erozio fare de akvo, kun ĉeesto de multnombraj ŝtonamasoj en la pinta parto. Pluvofaloj estas precipe abundaj printempe kaj aŭtune. Pluvakvo enfluas la galeriojn kaj elfluas el reelfluejoj kun variemaj debitoj, kiel ekzemple la fontano de Vaucluse.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La monto spertas ĉefe mediteranean klimaton kaŭzanta kelkfoje dum somero varmondajn temperaturojn, sed altitudo alportas grandan varion da klimatoj, de modera klimato je meza alto, ĝis kontinenta klimato de tipo montara ĉe la pinto. Krome, vento povas esti fortega kaj mistralo blovas kvazaŭ duonjare.

Tiaj geomorfologio kaj klimato apartaj estas kialo de la riĉeco kaj delikateco de tiu natura loko, konstituanta el diversaj vegetaĵniveloj, kiel pruvas ĝia klasifiko kiel biosfera rezervo fare de Unesko kaj kiel loko Natura 2000.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guy Barruol, Nerte Dautier, Bernard Mondon, Le mont Ventoux, encyclopédie d’une montagne provençale, éditions Alpes de Lumière, 2007
  2. La tour hertzienne du mont Ventoux

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]