Ventra danco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novjorkaj dancistinoj

Ventra danco (nomata ankaŭ orienta danco) estas danco, en kiu oni uzas ĉiujn partojn de la korpo ekde plandoj ĝis ekstremaĵoj de haroj. Plimulto de la movoj eliras el la mezo de korpo, kiam firman akson kreas la spino, ĉirkaŭ kiu turniĝas la koksoj kaj la brusto. La orientala danco estas ideala por formigado de virina korpo kun emfazo al la ventraj muskoloj, brakoj kaj brusto. Ekz. ĉe movo nomata "shimmy" dancistino vibrigas per la pelvo aŭ per la brusto kaj funkciigas kaj priregas sole unuopajn muskolojn tiel, por ke la danco aspektu bele kaj nedevige. La danco estas karakteriza precipe pro siaj voluptemaj movoj, kiuj alternas kun tremado de brakoj, brusto aŭ flankoj.

Historio de orienta danco

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de ventra danco.

Radikoj de ventra danco eblas serĉi eble jam en la tempoj de grek-romia antikvo. La ventra danco estis devene nomata "naska danco". Kirlaj movoj de pelvoj estis uzataj kiel preparo por nasko. Jam en tiu periodo estis la ĉefa kuniĝo de la korpo kaj la danco, kiu estis natura. La ventra danco ne estas unusola danco, kiun virinoj dancas en Mezoriento. En ĉiu regiono estas ia folklora danco, kiu emfazas flankojn, sed tiu ĉi estas la plej populara en la tuta mondo. Estas en ĝi kunigitaj elementoj de persa, barata kaj hispana dancoj. En mezepoko danke al nomadoj la danco disvastiĝis en la tutan Eŭropon.

Devene oni dancis nudpiede, ĉar la nudaj piedoj ebligas kunigon kun la tero, "La patrino de naturo".

Kiel diversaj nacioj nomas la dancon

"raqs sharqi " en la araba
"Oryantal tansi " en la turka - tradukinte ĝi signifas orienta danco
"belly dance" usonanoj
"dance du ventre" francoj
"cifte telli" grekoj

Kiel vesti sin

Dancante oni uzas bele koloraj kostumoj, kiuj estas ornamitaj per moneroj. Plej ofte oni portas jupojn kun tuko el moneroj kaj same tiel ornamitaj mamzonoj. Anstataŭ jupo eblas havigi persajn aŭ turkajn pantalonojn. Se vi ne havas longajn harojn, kiuj estas la plej konvenaj por tiu ĉi speco de danco, do eblas diverskolorigi la kapon per diversaj kapkovriloj. Tintado de la moneroj farigas sur la fabelaj kostumoj neforgeseblan spertaĵon. Dancante oni uzas diversajn etajn ilojn aŭ diversajn helpilojn: kaptukojn, vualojn, kandelojn, glavojn...

Kiel oni dancas ĝin

Terminon ventra danco oni komencis uzi en Francio, kiam ili unuafoje vidis, kiel dancistino scias doni sin al danco kaj al movoj. Bazo de la danco konsistas en izolitaj movoj de la korpo. La movoj iom post iom kuniĝas.

Tiu ĉi danco estas tre ludema. Sufiĉas koni kelke da bazaj elementoj. Eblas danci laŭ malrapida kaj rapida muzikoj

Kion alportas la danco

Sano

Per la danco oni liberigas tiajn partiojn de la korpo, kiujn oni dum ĉiutaga vivo ne uzas aŭ ili estas multe pezigataj danke al malbona korpotenado. La rigidiĝintaj muskoloj malrapide komencos liberiĝi. La danco per la manoj estas saniga por homoj, kiuj havas sidigan laboron kaj problemoj kun doloroj de ŝultroj. La baza staro en ventra danco estas la sama kun la ĝusta korpotenado.

Animo

La ventra danco estas kunigo inter la menso kaj la korpo. Ĝi estas majesta kaj reĝa kiel klasika baleto. Sed ĝi diferenciĝas, ĉar tio, kion ĝi proponas, estas la suma sperto el la senso por ĝojo danci, la liberecon de korpo kaj animo. Virinoj dancante eklernos al belaj voluptemaj movoj, ili perceptos sian korpon pli bela kaj pli allogema.

Korpo

Tiu ĉi danco kapablas bele formi la virinan korpon, ĝi emfazigas la ventron kaj la brakojn.

Konsiloj por komencoj

- ne hontu pro via korpo, la danco aspektas plej bele je pli korpulentaj virinoj
- havu paciencon, nenio progresas de komence facile kaj rapide
- estu liberigita, la danco alportos al vi ĝojon
- ĝis kiam vi ne priregos la movojn per la pelvo, do ne dancu kun monera tuko, la tintado de moneroj estas bela, sed ĝi ne lernigos vin la teknikon
- donu en la dancon vian animon kaj ĝojon el la vivo
- la danco estas por virinoj de ĉiuj aĝaj kategorioj, neniam estas malfrue komenci danci