Ventroparolado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventroparolisto Edgar Bergen kun lia pupo.

Ventroparolado estas tia parolo, kiu ŝajnigas, ke la parolo venas ne de la videbla parolanto sed de alia aĵo aŭ de pli fore.

La ventroparolanto ofte deformas sian voĉon kaj parolas pli alt-voĉe. Oni klarigis pli frue la teĥnikon per movado de la ventraj muskoloj dum enspiro, tiel venas la esprimo mem.

Fakte, la ventroparolanto same formas la voĉon, sed la artisto malrapidigas la elfluanta aero, dum ŝanĝas la voĉon per mallarĝigo de la laringo. Li/ŝi movas la buŝon nur minimume, retiras la langon kaj movas nun ties pinton. Pro tiuj streĉiĝas la voĉkordoj kaj la estiĝanta voĉo iĝas pli malklara. Ju pli premo efikas je la voĉkordoj, des pli fora ŝajnas la parolo.

La ventroparolanto ofte uzas pupon dum la spektaklo. Tiam li/ŝi movas buŝon de la pupo, dum sia buŝo restas ŝajne senmova. Tiel la iluzio iĝas plena, ke la pupo parolas. Kiam la ventroparolanto agadas surscene sen pupo, li/ŝi direktas la publikan atenton per vanga aŭ korpa mimiko al tiu aĵo, kiun ŝi/li volas ŝajnigi kiel fonton de la parolo.

Historio

La ventroparolado estis konata jam dum la antikveco en Egiptio, Israelo, famis eĉ la greka atena Eurikles.

La unua ventroparola artisto estis Louis Brabant, ĉambristo de Francisko la 1-a, franca reĝo (16-a jc.). Saman rolon havis Henry King, en la kortego de la angla reĝo Karlo, komence de la 17-a jc. La teĥniko perfektiĝis en la 18-a jarcento.

Gravaj ventroparolistoj estis la usona Edgar Bergen, la hispana Señor Wences, kaj la franca Robert Lamouret.