Ventspils

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventspils
Burgo de la Livonia Ordeno en Ventspils
Burgo de la Livonia Ordeno en Ventspils
Burgo de la Livonia Ordeno en Ventspils
ŝtata urbo de Latvio • Hansa urbo • respublika urbo en Latvio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Latvio
Regiono Kuronio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajto ekde dum la 13-a jarcento
Poŝtkodo LV-36(01-21)
Telefonkodo (+371) 636
Kodo laŭ ISO LV-VEN
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43 806  (stato 2006)
Loĝdenso 645 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 23′ N, 21° 34′ O (mapo)57.38944444444421.560555555556Koordinatoj: 57° 23′ N, 21° 34′ O (mapo)
Alto 0 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha)
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Ventspils (Latvio)
Ventspils (Latvio)
DEC
Ventspils
Ventspils
Situo de Ventspils

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ventspils [+]
vdr

Ventspils (germane historie Windau, inter la jaroj 1795 kaj 1918 rusigite Виндава/ Vindava) estas havenurbo borde de la Balta Maro en Latvio. Ĝi situas en la nordo de la historia regiono Kuronio, en la pejzaĝo Venta, nomata laŭ samnoma rivero. Ventspils estas la sesa plej granda urbo de Latvio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ventspils situas en Kuronio norde de la urbo Liepāja, en la loko kie la rivero Venta enfluas la Baltan Maron – laŭvorte la latva urbonomo signifas "Venta-fortikaĵo". La urbo troviĝas proksimume 190 kilometrojn okcidente de la latvia ĉefurbo Rigo kaj komence de 2006 havis 43.806 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 13-a jarcento la germanlingva Livonia Ordeno, kiu provis armee kontroli la teritoriojn de la hodiaŭaj ŝtatoj Latvio kaj Estonio, tiam loĝitajn de diversaj baltaj popoloj kaj en la nordo de estonoj, konstruis fortikaĵon Windau kaj ĉirkaŭ ĝi fondis samnoman urbon. La urbo dum la mezepoko apartenis la al Hansa Ligo kaj estis prospera komercejo.

Poste apartenanta al la mezepoka regno Pollando-Litovio, la urbo post la tria kaj fina dispartigo de la regno dum 1795 estis konkerita kaj aneksita fare de la Rusia Imperio kaj post la Unua Mondmilito iĝis parto de la sendependiĝinta respubliko Latvio.

havena elveturejo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urbo havas senglacian grandan komercan havenon kaj estas grava ĉenero de la transportovojo de nafto kaj karbo el Rusio al Norda Eŭropo. Kun subteno de la Eŭropa Unio en la urbo fondiĝis centro por la evoluo de novaj teknologioj, kiu subtenu lokajn entreprenojn teknologie avangardajn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Estas du tutjaraj pramŝipaj linioj al Rostock en Germanio kaj Nynäshamn en Svedio. Krome somere ekzistas plia regula prama linio al la insulo Saaremaa en Estonio.

Kun Rigo kaj pliaj latviaj urboj, Ventspils konektiĝas per aŭtoŝoseoj kaj per transregionaj busaj linioj. Persona fervoja trafiko laŭ la stato de somero 2008 ne ekzistas.

La dum 1975 malfermita internacia flughaveno Ventspils estas inter la tri signifaj flughavenoj de Latvio (krom tiuj de Rigo kaj Liepaja). Ekde aprilo 2008 ekzistas aviada ligo al Rigo dufoje ĉiutage.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En la Altlernejo Ventspils (Ventspils Augstskola) dum 2006 estis registritaj 840 studentoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Baltaj Esperanto-Tagoj (BET-57) okazos en 2023 en Ventspils de la 15-a al la 22-a de julio 2023.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Aparte vidindaj estas la bone restaŭrita historia urbocentro kaj la plaĝo ĉe la Balta Maro.

La urba kastelo de la Livonia Ordeno, kiu unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1290, konstruiĝis dum la dua duono de la 13-a jarcento kaj nuntempe estas la plej nova konservita konstruaĵo de la urbo. Post restaŭro ĝi ekde septembro 2001 gastigas la urban muzeon, kiu antaŭe ekde 1928 troviĝis aliloke en la urbo. Al la instalaĵo ankaŭ apartenas subĉiela etnografia muzeo rekte ĉe la marbordo, kiu montras ĉiujn aspektojn de la vivo de la latvaj kaj livoniaj fiŝistoj kaj kamparanoj dum la pasintaj jarcentoj.

30 kilometrojn pli nordoriente situas la internacia radio-astronomia centro de Ventspils.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj de Ventspils estas

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]