Ventura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ventura (Kalifornio))
Ventura
urbego • ĉarta urbo en Kalifornio • urbo de Kalifornio
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Ventura
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 110 763  (2020) [+]
Loĝdenso 1 332 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 16′ N, 119° 15′ U (mapo)34.26778-119.254206Koordinatoj: 34° 16′ N, 119° 15′ U (mapo) [+]
Alto 36 m [+]
Areo 83,12 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Ventura (Kalifornio)
Ventura (Kalifornio)
DEC
Ventura
Ventura
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Ventura en Kalifornio
Ventura (Usono)
Ventura (Usono)
DEC
Ventura
Ventura
Situo de Ventura en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ventura, California [+]
vdr

VenturaSan Buenaventura estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio, en la okcidenta parto de Nordameriko kaj estas la administra centro de la samnoma kantono Ventura. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 110 763 loĝantoj sur areo de 83,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 332 loĝantoj/km².

panoramo en Ventura

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ventura situas laŭ Pacifiko en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Oxnard troviĝas en distanco de 10, Los-Anĝeleso de 100 km. Aŭtovojo kaj fervojo Los Anĝeleso-San Francisko trairas la urbegon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita en 1782 de la pastro Junípero Serra, la misiejo San Buenaventura staras ankoraŭ nuntempe. Post la Usona enlanda milito koloniistoj venis aĉetante kampojn de la meksikanoj. Ne facile atingebla, Ventura ne estis celo de enmigrintoj, kaj kiel tia, restis trankvila kaj kampara. En 1919 oni trovis nafton en la proksimeco, kiu logis laboristojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

haveno de Ventura
la misiejo de Ventura

Ventura situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C. La rekorda varmo okazis en somero (junio-oktobro) kun (39 °C), la rekorda malvarmo okazis en vintro (decembro-februaro) (−2 °C). Jare pluvas po 397 mm. La pluvo kulminas februare, junie praktike ne pluvas.

skulptaĵo pri Junípero Serra

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Misio San Buenaventura
  • muzeoj pri arkeologio kaj pri fajrobrigado
  • urbodomo
  • ekspoziciejo (vizitanta centro)
  • Majestic Ventura Teatro
  • strando
  • golfejo
  • Ventura Festivalo (pri filmoj)

Nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]