Venuso (diino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo el La naskiĝo de Venuso, William Adolphe Bouguereau

Venuso, ankaŭ foje nomata Venera, estis malgrava diino en Romo, ĝis la romanoj identigis ŝin al la bela greka diino pri Amo kaj Beleco, Afrodito. Tiam Venuso fariĝis grava diino. Ŝia latina nomo estas Venus, kaj pro sia beleco ŝi donis sian nomon al Venuso, la plej bela kaj hela planedo en la ĉielo.

Venuso edziniĝis kun la lama dio Vulkano. Sed Venuso amis ankaŭ la dion Marso, kaj ŝi naskis Kupidon, la junan dion pri Amo.

Venuso amis ankaŭ du mortemulojn, nome Adonison kaj Anĥizon. Venuso kaj Anĥizo estis la gepatroj de Eneo. Granda heroo, Eneo postvivis la falon de Trojo, kaj fondis la novan nacion de Latio en Italio. Eneo estis praulo de Romulo. Pro tio, la romanoj kredis Venuson la patrino de sia gento.

Al Venuso la romianoj dediĉis tagon de la semajno, nome vendredon.

Vidu ankaŭ