Venuso (planedo)
| Ĉi tiu artikolo temas pri planedo. Se vi serĉas informojn pri la samnoma romia diino, vidu la paĝon Venuso (diino). |
| Venuso | |
| Planedo | |
| Historio | |
| Dato de malkovro | Pratempo |
| Unua superflugo | Mariner 2 (14-an de decembro 1962) |
| Unua enorbitiĝo | Venera 9 (22-an de oktobro 1975) |
| Unua surteriĝo | Venera 7 (15-an de decembro 1970) |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
108 208 930 km (0,72 AU) 107 476 259 km (0,72 AU) 108 942 109 km (0,73 AU) |
| Discentreco | 0,0068 |
| Periodo | 224,70069 tagoj |
| Meza cirkulrapido | 35,02 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
76,67069° |
| Argum. de periapsido | 54,85229° |
| Naturaj satelitoj Ringoj |
Neniu Neniu |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro - Plateco - Areo - Volumeno |
(12 103,6 ± 2,0) km < 0,0002 4,60 × 108 km2 9,38 × 1011 km3 |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
4,8685 × 1024 kg 5,204 × 103 kg/m3 8,87 m/s2 10,46 km/s |
| Rotacia periodo - Sidera periodo |
-243,0185 tagoj |
| Aksa kliniteco | 177,3° |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca premo | 9 300 000 Pa (93 bar) |
| Surfaca temperaturo | 735 K |
| Geometria albedo Albedo laŭ Bond |
0,65 0,75 |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
-3,8 -4,6 |
| Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
9,7" 66,0" |
Venuso estas la dua plej ena planedo de la sunsistemo, kaj la sesa plej granda. En sia orbito, ĝi estas la planedo kiu plej proksimas al la Tero. Venuso estas la dua plej brila natura objekto de la nokta ĉielo, post la Luno. Ĉar ĝia orbito estas pli malgranda ol tiu de Tero, ĝi neniam ŝajnas malproksimiĝi el la Suno: ĝia plej granda elongacio estas 47,8°.
Venuso montras fazojn, similaj al la lunaj fazoj. Observinte ilin, Galilejo konvinkiĝis pri la vereco de la suncentrisma teorio de Koperniko.
Venuso estis nomita laŭ la romia diino de beleco, Venuso. La simbolo de la planedo (♀) montras ŝian stiligitan manspegulon kaj identas la simbolon de la ina sekso.
Enhavo |
Fizikaj kondiĉoj [redakti]
Venuso estas ofte nomata la frato de la Tero kaj Marso. Ĝi estas iomete pli malgranda ol la Tero, sed multe pli varma: la temperaturo sur la venusa surfaco estas tiom varmega, ke eĉ plumbo fandiĝus. La meza surfaca temperaturo estas +461,85 °C. Kvankam Merkuro situas pli proksime al la Suno, Venuso estas pli varma ĉar ĝiaj nuboj, kiuj ĉiam kovras la planedon, maleskapigas la plejparton da la varmo ricevita: la tiel-nomata forceja efiko. Tial, dum Marso estas tro malvarma por subteni vivon, Venuso estas tro varma.
La nubojn de Venuso ne konsistigas akvo, kiel sur Tero, sed sulfata acido. La atmosfero konsistas plejparte el karbona dioksido, kaj estas tre densa kaj peza: tiom densa ke, se oni starus sur Venuso, oni ŝajne starus sur fundo de granda pelvo.
El la vidpunkto de la venusa surfaco, la suno leviĝas en la okcidento kaj, post 4 termonatoj, subiras en la oriento; kvankam, pro la dikaj nuboj, la Suno neniam rekte videblas. Tiam sekvas 4 termonatoj da nokto.
Simile al Tero kaj malsimile al Merkuro kaj Marso, la surfacon de Venuso supozeble karakterizas movantaj kontinentoj. La surfaco estas kovrata de krateroj, vulkanoj, laffluoj kaj montoj.
Oni kredas, ke iam estis proksimume same multe da akvo sur Venuso kiel sur la tero, sed pro la malrapida rotacio (de ĝia fera kerno), la planedo ne kreas sufiĉe fortan magnetkampon por forpuŝi la sunventon, kaj sekve ĉiuj hidrogenatomoj de disociitaj akvomolekuloj en la atmosfero estas forblovitaj.
Venuso en la homa kulturo [redakti]
Venuso estas ankaŭ nomata la matenstelo aŭ vesperstelo, ĉar ĝi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko. Sed, malsimile al aliaj steloj, ĝi ne trembrilas.
Ĉar ĝi estas la plej hela stelsimila objekto ĉe la ĉielo, Venuso verŝajne jam dekomence de la kulturhistorio ludis gravan rolon ne nur en astronomio, sed ankaŭ en mitologio kaj astrologio.
La sumeranoj ligis la brilegan migrostelon al la diino Inano, la babilonanoj al Iŝtar, la diino de amo kaj milito, en antikva Arabujo Al-Uzza estis la diino de la matenstelo. En la irana mitologio la planedo rilatas al la diaĵo Anahita, krom ebla mencio en Mitrao en Jaŝt 10 al Mitrao, kio donis la persan nomon de la planedo Nahid.
En la frua antikva Grekujo oni nomis Venuson kiel matenstelon Phosphoros (tradukebla per lumalportanto – latine Lucifero –, foje ankaŭ Heosphoros, kaj kiel vesperstelo Hesperos. Nur la postaj helenoj ligis la planedon al la diino Afrodito.
Ĉe la majaoj Venuso estis atakema. Laŭ la venusa kalendaro oni kalkulis la sukceson de militoj.
En la malnova Egiptujo oni ligis la migrantan stelon al la diino Izisa kaj en la germana mitologio al la diino Freja. Tial estiĝis eble la nomo de vendredo en la germana Freitag, tio estas tago de Freja.
Venuso estis grava al la religio kaj kalendaroj de antikva Meksiko: ĝi estis la stelo de la plumita serpenta dio, Kecalkoatlo. Pro ĝia beleco, la romianoj nomis ĝin laŭ la bela amdiino Venuso.
En la moderna ĉina, japana, vjetnama, kaj korea kulturoj, la planedo Venuso estas la ora stelo, logograme, 金星.
Planedo senluna [redakti]
Venuso ne havas naturan sateliton. En la jaro 1672 la itala astronomo Giovanni Domenico Cassini anoncis, ke li malkovris iun kaj nomis ĝin Neith, laŭ egipta diino. Ĝis 1892 la kredo pri venusa luno disvastiĝis, ĝis fine evidentiĝis ke astroj erare estis taksitaj luno.
Ekde la mezo de la 1960-aj jaroj ekzistas hipotezo, ke la planedo Merkuro, ekstere tre simila al la tera luno iam estis satelito de Venuso. Tio klarigus, kial la du planedoj estus la nuraj en la sunsistemo kun satelito.
En la jaro 2006 Alex Alemi kaj David Stevenson de la California Institute of Technology publikigis sian teorion, laŭ kiu iama satelito de Venuso kolapsis pro ties retroa rotacio. Tiel la satelito, same kiel la tera luno, estiĝis per granda preskaŭ nur tuŝanta kolizio, kies eroj kuniĝus al satelito en orbito ĉirkaŭ Venuso. Laŭ kutima opinio inter astronomoj en la komenco de la sunsistemo okazis grandaj kolizioj al la planedo el kiuj unu ŝanĝintus la rotacidirekton de Venuso. Alemi kaj Stevenson krome supozas, ke la lasta kolizio de Venuso estis la dua post la kreado de la iama venusa luno kaj ke la satelito pro la inverso de la tajda efiko ne plu malrapide foriris de sia planedo, kiel faras la tera luno, sed anstataŭ alproksimiĝis al ĝi kaj kuniĝis kun Venuso. Tamen tio malfacile pruveblas, ĉar pro la vulkana agado sur Venuso verŝajne ĉiaj spuroj jam de longe malaperis.
Esplorado [redakti]
El la multaj robotoj senditaj al Venuso el Tero, la kvar plej sukcesaj estis la usona Pioneer en la jaro 1978, la sovetaj Venera 15 kaj 16 dum la jaroj 1983 al 1984, kaj la usona Magellan dum la jaroj 1990 al 1994.
Magellan ĉirkaŭorbitis Venuson por mapi ĝian surfacon per radaro, tiel verkante ĝian plej detalan mapon, kiun ni nun havas. Magellan uzis la atmosferon por bremsi kaj stiri, tekniko konata kiel aerobremsado. Dum oktobro de la jaro 1994, Magellan falis en la atmosferon, kie ĝi estis detruita de la aerpremo.
Literatura Mencio [redakti]
La venusa libroserio de la usona verkisto Edgar Rice Burroughs (1875–1950) startis en la jaro 1931. En tiu sciencfantasta serio, Venuso nomiĝis Amtor.
Bildaro [redakti]
Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin.
-
Nuboj en la venusa atmosfero, fotita ultraviole de la usona Pioneer.
-
Venusa radarmapo kun malveraj koloroj, de la usona Magellan. La ruĝa kaj flava areo norde estas Ishtar Terra.
-
Sub la nuboj; venusa surfacmapo, fotita radare de la usona Magellan.
-
Venus-venera13-right.jpg
Venusa surfaco, fotita de la soveta Venera 13.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Venusa datumfolio de la NASA (angle)
Vénus, (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla) france
|
||||||||||||||||||
