Venuso de Hohle Fels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venuso de Hohle Fels

La Venuso de Hohle Fels estas glaciepoka skupltaĵeto el mamuta eburo, 6 cm alta kaj figuriganta virinon. Ĝi estis trovita septembre 2008 de teamo de universitato de Tübingen dum elfosado de kavo Hohle Fels (ĉe Schelklingen) je la suda rando de la ŝvaba ĵuraso kaj publike prezentata la 13-an de majo 2009 [1].

La figuro estis farita antaŭ minimume 35 000 jaroj kaj venas el la plej suba tavolo de Aŭrinjaka kulturo (tavolo 5).[2][3] Ĝi estas la plej aĝa skulptaĵo, kiu sendube bildigas homon, kaj apartenas al la plej aĝaj artobjektoj en la mondo. - Oni trovis du objektojn multe pli aĝaj ol la Venuso de Hohle Fels, (la 300-500 miljara Venuso de Berekhat Ram, Israelo, kaj la 250-280 miljara Venuso de Tan-Tan, Maroko), sed pri ambaŭ estas duboj, ĉu ili estas home prilaboritaj aŭ ĉu nur hazardaj naturobjektoj.

La Venuso de Hohle Fels estas ekspoziciata de septembro 2009 ĝis januaro 2010 en Stuttgart [4]. La scienca revuo Nature, kie la raporto estis publikigita, prezentas du mallongajn filmetojn pri ĝi [5].

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pressemitteilung der Universität Tübingen
  2. Nicholas J. Conard: A female figurine from the basal Aurignacian of Hohle Fels Cave in southwestern Germany. in: Nature. London 2009,459, 248-252. ISSN 0028-0836
  3. Nicholas J. Conard, Maria Malina: Spektakuläre Funde aus dem unteren Aurignacien vom Hohle Fels bei Schelklingen, Alb-Donau-Kreis. In: Archäologische Ausgrabungen in Baden-Württemberg 2008. Stuttgart (Theiss), 2009, p. 19-22
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-09. Alirita 2009-11-11.
  5. http://www.nature.com/nature/videoarchive/prehistoricpinup/

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]