Venustiano Carranza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venustiano Carranza
Persona informo
Venustiano Carranza
Naskiĝo 29-an de decembro 1859 (1859-12-29)
en Cuatro Ciénegas de Carranza
Morto 21-an de majo 1920 (1920-05-21) (60-jaraĝa)
en Tlaxcalantongo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Partio Liberal Constitutionalist Party vd
Familio
Patro Jesús Carranza vd
Gefratoj Jesús Carranza Garza vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Venustiano CARRANZA GARZA (naskiĝis la 29-an de decembro, 1859, mortis la 21-an de majo, 1920) estis meksika politikisto kaj prezidento de tiu lando.

Li naskiĝis en Cuatro Ciénegas, ŝtato Koaŭilo, Meksiko. Dekunua filo de kolonelo Jesús Carranza Neira, dediĉita al agrikulturo, post esti kombatinta en la Trijara milito kaj kontraŭ la imperio de Maksimiliano.

Venustiano ĉeestis la bazan lernejon en sia hejmurbo, kaj poste transloĝiĝis al Saltillo, por tie daŭrigi la studojn. Kaŭze de malsano en la okuloj, li ne povis studi medicinon, kio estis sia intenco, do li revenis en sian hejmurbon, por labori ĉe la gepatra bieno.

En 1892 li edziĝis al Virginia SALINAS, kun kiu havis du filinojn. Lia politika kariero komenciĝis kiam li estis elektita urbestro de Cuatro Ciénagas; poste li estis loka deputito, federala deputito anstataŭanto, senatano anstataŭanto kaj fine senatano. Li ankaŭ estis provizora guberniestro de Koaŭilo dum unu jaro. Kiel membro de la Demokrata Meksika Partio, Carranza aktivis por ŝanĝi la jam kadukan reĝimon de Porfirio Díaz, kiu praktike seninterrompe regis diktatorece la landon de 1876.

La 20-an de novembro, 1910 eksplodis la meksika revolucio, proklamita de Francisco I. Madero; en januaro, 1911, Carranza iris al San Antonio (Teksaso), kune kun siaj trupoj, por aliĝi al la revolucia movado. Kelkajn monatojn poste, Madero nomumis Carranza kiel sekretarion pri milito en lia provizora registaro. Post la demisio de Porfirio Díaz, estis organizita balotado, en kiu Madero estis elektita prezidanto; Carranza fariĝis guberniestro de Coahuila, kaj poste komandanto de la armeo de la ŝtatoj Koaŭilo, Tamaŭlipo kaj Novleono.

En 1913, Madero estis perfidita de sia milita komandanto, Victoriano Huerta, kiu ordonis lian murdon kaj maniobris por akiri la prezidantecon. Antaŭ tiu situacio, Carranza malagnoskis la aŭtoritaton de Huerta, reprenis la armilojn kaj proklamis sin mem komandanto de la konstitucia armeo kaj ŝarĝito de la ekzekutiva povo. Li kompromitis sin respekti la konstitucion de 1857 kaj kunvoki elekton kiam normaliĝos la situacio. Tio ĉi estis konata kiel la plano de Guadalupo (26-a de marto, 1913).

Ne nur Carranza, sed ankaŭ Álvaro Obregón kaj aliaj revoluciaj generaloj kontraŭstaris al Huerta, kiu finfine, en aŭgusto 1914 rezignis la postenon kaj fuĝis al Eŭropo.

La revoluciaj ĉefoj kunvokis kunvenon por aranĝi siajn diferencojn. Kvankam Carranza intencis rezigni, la aliaj ne akceptis kaj li restis kiel komandanto de la konstitucia armeo. Poste efektiviĝis alia kunsido de revoluciaj ĉefoj, la t.n. Konvencio de Akvokalento (Aguascalientes), de kiu rezultis elektita prezidanto Eulalio Gutiérrez. Carranza, tamen, rifuzis agnoski la aŭtoritaon de tiu konvencio kaj ties prezidanto, kaj retiriĝis al Verakruco kie li establigis registaron. Li nomumis supreman komandanton de la armeo al generalo Álvaro Obregón, kiu post seis monatoj da milito, sukcesis venki la fortojn de Francisco Villa. Tiel, en aprilo 1916, Carranza revenas al Meksikurbo, kune kun sia registaro. En novembro, li kunvokis al konstitucia kunveno, kies unua celo estis reformi la konstitucion de 1857.

La situacio, tamen, estis tiom ŝanĝiĝinta, ke la nova teksto fakte estis tute nova konstitucio. Ĝi estis promulgita la 5-an de februaro de 1917. La sekvantan tagon, Carranza kunvokis al balotado por elekti prezidanton, senatanojn kaj federajn deputitojn. Carranza estis elektita, kiel kandidato de la Liberala Konstitucia Partio, kaj la 1-an de majo, 1917, fariĝis la unua prezidanto laŭ la nova konstitucio.

Mallonge antaŭ la fino de sia periodo, Carranza ne deziris ke militisto estu sia posteulo en la prezidanteco, kaj intencis nomumi al Ignacio Bonilla. Tio ĉagrenis la militistaron, kies elito, sub la ordonoj de Álvaro Obregón, ribelis kontraŭ la prezidanto (aprilo de 1920). Carranza sendis trupojn por subpremi la ribelintajn generalojn, sed estis malvenkitaj kaj la prezidanto devis fuĝi el Meksikurbo. En la vojo al Verakruco, en la vilaĝo Tlaxcalantongo, Carranza estis murdita de sia propra persona gvardio, la 21-an de majo, 1920, sub ordonoj de Obregón kaj la ceteraj generaloj.