Veoh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veoh
retejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sidejo San-Diego
TTT Oficiala retejo
vdr

Veoh estas entrepreno en San Diego, Kalifornio, kiu ofertas servon de interreta televido: Sur la retejo de la entrepreno, legebla en la angla, franca, germana kaj japana, la uzantoj povas spekti filmetojn, datumflue transportatajn al la komputilo de la spektanto, kaj alŝuti proprajn filmetojn. Eblas spekti filmojn aŭ filmerojn produktitajn de grandaj komercaj kinaj studioj, de sendependaj studietoj kaj de simplaj privatuloj. La servo, en 2003 fondita de Dmitry Shapiro kaj de tiam preparita, oficiale ekfunkciis en februaro 2007. Dmitry Shapiro daŭre gvidas ĝin. La entrepreno investe ricevis proksimume 40 milionoj da usonaj dolaroj, interalie de la amaskompunika konzerno Time Warner. En 2008 la entrepreno venkis en jura proceso pri la demando, ĉu ĝi rajtas disponigi filman materialon kopirajte protektatan. [1][2]

Laŭ enketo de la retejo Quantcast.com la retejon veoh.com en 2008 vizitis pli-malpli 19 milionoj da spektantoj ĉiumonate [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]