Verĥni Vorota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verĥni Vorota
ukraine: Верхні Ворота, hungare: Felsőverecke
vilaĝo
Flago
Blazono
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Transkarpata provinco
Distrikto Distrikto Volovec
Historia regiono Karpata Rutenio
Situo Verĥni Vorota
 - alteco 489 m s. m.
 - koordinatoj 48° 44′ 48″ N 23° 8′ 50″ O / 48.74667 °N, 23.14722 °O / 48.74667; 23.14722 (mapo)
Areo 3,267 km² (327 ha)
Loĝantaro 2 250
Denseco 688,7 loĝ./km²
Unua skribmencio 1387
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 89132
Telefona antaŭkodo 03136
Situo en Ukrainio
Situo en Ukrainio
Situo en Ukrainio
Situo en Transkarpata provinco
Situo en Transkarpata provinco
Situo en Transkarpata provinco
Vikimedia Komunejo: Verkhni Vorota

Verĥni Vorota (ukraine Верхні Ворота, hungare Felsőverecke) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Volovec. Verĥni kaj felső signifas: supra.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1387 laŭ tiama hungara ortografio "Werechke". En 1465 aldoniĝis al la loknomo "Kys" (=malgranda), en 1773 "Felső" (=supra). En 1910 vivis en Felsőverecke 1410 loĝantoj (1132 rutenoj, 212 germanoj, 66 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Niĵnij Vorota, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Verĥni Vorota. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.