Vera Cruz (San-Paŭlio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vera Cruz (São Paulo))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vera Cruz.
Vera Cruz
la urbo dekorita por la Kristokorpa Festo
la urbo dekorita por la Kristokorpa Festo
la urbo dekorita por la Kristokorpa Festo
municipo de Brazilo

Flago

Flago
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Marília
Mikroregiono Marília
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 176  (2022) [+]
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 13′ S, 49° 49′ U (mapo)-22.22-49.818888888889Koordinatoj: 22° 13′ S, 49° 49′ U (mapo) [+]
Alto 613 m
Areo 247,85 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Vera Cruz (Brazilo)
Vera Cruz (Brazilo)
DEC
Vera Cruz
Vera Cruz
Situo de Vera Cruz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vera Cruz (São Paulo) [+]
vdr

Vera Kruco (portugale Vera Cruz = vera kruco, oficiale portugale Município de Vera Cruz) estas municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Marília kaj en la samnoma mikroregiono Marília. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 10 176 loĝantoj sur areo de 247,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 41 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 7 679. La teritorio havas komunan limon kun Álvaro de Carvalho, Garça, Lupércio, Marília kaj Ocauçu.

Ĝiaj koordinatoj estas 22 ° 13'12 "S 49 ° 49'08" U kaj ĝia alteco estas de 628 metroj.

La loĝloko fondiĝis en 1928. La subŝtata ĉefurbo San-Paŭlo situas en distanco de 430 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vera Kruco estas tipa interno urbo de  San-Paŭlo: kun belaj placoj, ĝentila kaj paca loĝantaro.

La fonda dato de Vera Kruco estas la 3-a de oktobro 1928 (la fondinto estis Pompeu de Souza Queiroz) kaj la politika-administra memstarigo okazis la 25-an de januaro 1934, per dekreto de la  ŝtatestro de la subŝtato San-Paŭlo, Armando Salles de Oliveira.

La municipa slogano estas "Ĝoja Urbo" kiel indikite de la kuracisto Cândido Alvim  en 1937, kiam li metis la fundamentan ŝtonon de la hospitalo de Vera Kruco.

Granda pliparto de ĝia loĝantaro estas katolika, kaj la urbo havas kiel sian patronon la Sagrado Coração de Jesus (sankta koro de Jesuo). La urba preĝejo estas konsiderita adorejo kaj altiras ĉiujaran pilgrimadon en devoteco al la Sagrado Coração de Jesus.

La centra preĝejo estis konstruita de monsinjoro Florentino Santamaria, kiu venis el Hispanio; li ne ŝparis penadon por ke la tuta loĝantaro estu implikita en la projekto por konstrui la sanktejon. La sanktejo estis desegnita de li kaj la desegnaj ornamoj estis faritaj de la arkitekto Benedito Calixto de Jesus Neto, kiuj desegnis aliajn preĝejojn en Brazilo, inkluzive de la nova Baziliko de Nossa Senhora Aparecida ("Nia Sinjorina Aperinta", en Aparecida).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vera Kruz havas areon de 247,854 km².

Riveroj[redakti | redakti fonton]

  • Peixe-rivero
  • Alegre-rivero
  • Tibiriçá-rivero
  • Garça-rivero

Aŭtovojo[redakti | redakti fonton]

  • SP-294 – Comandante João Ribeiro de Barros

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]