Vera Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Weltliche Schatzkammer Wien (181).JPG
Sekulara trezoro, Vieno (181)
Kristo krucumita, pentrita de Giotto, ĉ. 1310.
Antonello da Messina, Krucumado 1475

La Vera Kruco - aŭ Sankta Kruco - estas la nomo por la fizikaj restaĵoj kiuj, laŭ kristana tradicio, supozeble estas de la kruco sur kiu Jesuo Kristo estis krucumita.

Laŭ post-niceaj historiistoj, Sokrato de Konstantinopolo kaj aliaj, sankta Helena, patrino de Konstantino, la unua kristana imperiestro de Romo, en la dato post la jaro 312 kiam kristanismo estis leĝigita ĝenerale en la Imperio, vojaĝis al la Sankta Lando, fondante preĝejojn kaj establante helpejojn por la senhavuloj. En tiu tempo ŝi supoze malkovris la kaŝejon de tri krucoj uzitaj ĉe la krucumo de Jesuo kaj de la du ŝtelistoj, sankta Dimas kaj Gestas, kiuj estis ekzekutitaj kun li. Per miraklo estis rivelita kiu de la tri estis la Vera Kruco.

Multaj preĝejoj posedas fragmentajn restaĵojn laŭ kiu la tradicio apartenas al la Vera Kruco. Ilia aŭtenteco ne estas akceptita universale de ĉiuj kristanoj. La akcepto kaj kredo de tiu parto de la tradicio kiu apartenas al la Frua Kristana Eklezio estas ĝenerale restriktitaj al la Katolika kaj Ortodoksaj Eklezioj. La mezepokaj legendoj de ĝia deveno malsamas inter katolika kaj ortodoksa tradicio. Tiuj eklezioj honoras Helenan kiel sanktulinon, same kiel la anglikana eklezio.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

"Pecojn de la Sankta Kruco mi vidis en aliaj preĝejoj jam multajn. Se ĉi ĉiuj estus veraj, nia Savinto ne estus alnajlita sur du krucitaj traboj, sed sur tuta arbaro."
William de Baskerville en Umberto Eco: "Il nome della rosa". Esperantigita laŭ la germana tradukaĵo "Der Name der Rose", Carl Hanser Verlag, Munkeno, 1982, p.540

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]