Vera Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vera Szabó
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1890 (1890-11-22)
en Kiskunfélegyháza
Morto 23-an de julio 1966 (1966-07-23) (75-jaraĝa)
en Kluĵo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo
vdr

Vera SZABÓ [sabo:], laŭ hungarlingve kutima nomordo SZABÓ Vera estis hungara skulptisto naskita en Kiskunfélegyháza la 22-an de novembro 1890 kaj mortinta en Kluĵo, 23-an de julio 1966.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szabó Vera studis inter 1916-1924 en la Artistkolonio (Nagybánya), ŝiaj majstroj estis János Thorma kaj István Réti. En 1925 ŝi studvojaĝis en Italio (Florenco, Padovo, Romo). De 1917 ŝi vivis en Koloĵvaro, kie ŝi faris portretojn ekzemple pri Zsigmond Móricz, Aladár Kuncz, Jenő Janovics. Ŝi kreis ankaŭ skulptaĵokarikaturojn (Endre Szász (ĵurnalisto), Sándor Hunyady, Ernő Ligeti) kaj tombomonumentojn en Tombejo de Házsongárd (István Szentgyörgyi (aktoro), István Láday). Unu el ŝiaj verkoj estis busto pri Maksim Gorkij.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.