Vera Venczel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vera VENCZEL [vencel], hungare Venczel Vera estas hungara aktorino.

Vera Venczel naskiĝis la 10-an de marto 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vera Venczel frekventis gimnazion en Budapeŝto, dume jam tiam ŝi ricevis rolojn en 2 filmoj. Poste ŝi frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1964-1968, dume ankaŭ tie ŝi ricevis rolojn en teatro kaj en Hungara Televizio. Ŝi ricevis diversajn premiojn inter 1970-2011.

Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 24 kinejaj filmoj inter 1963-2008, ekzemple Egri csillagok (Steloj de Eger), 1968; Rokonok (Parencoj), 2005
  • 83 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1963-2008, ekzemple A fekete város (La nigra urbo), 1971; Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post unu horo), 1974; Franz Liszt, 1982; Barátok közt (Inter geamikoj), 2008
  • diversaj teatraj roloj, ekzemple Goethe: Torquato Tasso

Fontoj[redakti | redakti fonton]