Veracruz
El Vikipedio
geografio > Ameriko > Meksiko > Veracruz < provinco
Veracruz [veraKRUS] (hispane vera kruco) estas provinco en la oriento de Meksiko. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-VER". Ĝi havas 210 komunumojn (municipojn), areon de ĉ. 72.000 km² kaj loĝantaron de 6–7 milionoj. Ĝia ĉefurbo nomiĝas Xalapa de Enríquez.
Veracruz situas ĉe la bordo de la Atlantiko (Meksika Golfo) kaj ĝuas tropikan-subtropikan klimaton. La samnoma havenurbo (Veracruz Llave = Vera Kruco, ŝlosilo) estas la plej grava haveno de Meksiko. En Veracruz troviĝis ankaŭ gravaj antaŭkonkeraj kulturoj kiaj la Totonakoj, Toltekoj kaj Ŭaŝtekoj. La norda montara regiono estas tre malriĉa, kontraste al la forte industriaj urboj Veracruz, Orizaba, Coatzacoalcos kaj Boca del Río.
[redaktu] Eksteraj ligoj
|
|
|||
|---|---|---|---|
|
|||

