Veracruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veracruz [veraKRUS] (hispane vera kruco) ( Esperantigite : Verakruco ) estas provinco en la oriento de Meksiko. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-VER". Ĝi havas 212 komunumojn (Vidu la Liston de komunumoj en Veracruz), areon de 71.699 km² kaj loĝantaron de 6–7 milionoj. Ĝia ĉefurbo nomiĝas Xalapa de Enríquez.

Veracruz situas ĉe la bordo de Atlantiko (Meksika Golfo) kaj ĝuas tropikan-subtropikan klimaton. La samnoma havenurbo (Veracruz Llave = Vera Kruco, ŝlosilo) estas la plej grava haveno de Meksiko. En Veracruz troviĝis ankaŭ gravaj antaŭkonkeraj kulturoj kiel la Totonakoj, Toltekoj kaj Ŭaŝtekoj. La norda montara regiono estas tre malriĉa, kontraste al la forte industriaj urboj Veracruz, Orizaba, Coatzacoalcos kaj Boca del Río.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj