Verakrucaj humidaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La verakrucaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de orienta Meksiko.

Priskribo

La verakrucaj humidaj arbaroj kovras areon de 69 100 km2, okupante parton de la meksik-golfa marborda ebenaĵo inter Orienta Patrinmontaro kaj Meksika Golfo. La arbaroj etendiĝas ekde suda Tamaŭlipasosubŝtato tra norda Verakruco, orienta Sanktluis-Potosio, kaj partoj de orienta Hidalgo kaj nordorienta Pŭeblo.

Al nordo, la arbaroj transiras al sekaj malaltaĵaj tamaŭlipasaj prozoparoj kaj al altaĵaj tamaŭlipasaj kserofitaroj. Oriente, la orient-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj okupas la alta-altitudaĵojn de Orienta Patrinmontaro. Sude de la nekontinuaĵo kie Panuko-Rivero tratranĉas Orientan Patrinmontaron, la verakrucaj montarbaroj kaj oaĥakaj montarbaroj okupas la mezajn deklivojn de Sierra Madre. La verakrucaj sekaj arbaroj disigis la verakrucajn humidajn arbarojn de la petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj pli fore suden.

Klimato

La klimato de la regiono estas tropika kaj humida, kun pluvoj dum sep monatoj de la jaro kaj malsevera variado je temperaturo. Averaĝa jara precipitaĵo sumiĝas je 1 100 – 1 600 mm.

Flaŭro

La kanopeo de tiu ekoregiono karakteriziĝas de arboj kiuj atingas altecojn de pli ol 30 m, kiaj Brosimum alicastrum, Manilkara zapota, Celtis monoica, Bursera simaruba, Dendropanax arboreus, kaj Sideroxylon capiri. La sudaj partoj de la ekoregiono entenas grandfolian svitenion, Manilkara zapota, Bernoullia flammea, kaj Astronium graveolens [1].

Faŭno

Endemiaj birdoj inkluzivas Amazona viridigenalis (papagedoj), la tamaŭlipan korvon (Corvus imparatus), la altamiran parulion (Geothlypis flavovelata), kaj Rhodothraupis celaeno (kardinaledoj). Du ronĝulaj specioj el la familio de Cricetidae, Peromyscus ochraventer kaj Neotoma angustapalata, estas ankaŭ endemiaj. La jaguaro (Panthera onca), la oceloto (Leopardus pardalis), la jaguarundio (Herpailurus yaguarondi) kaj la blankanaza koatio (Nasua narica) estas iuj unikaj sed loke aŭ vaste endanĝerigataj mamulaj specioj de tiu ekoregiono.

Konservado kaj minacoj

La arbaroj estis forte ŝanĝataj kaŭze de homo agado, tiel ke restas nur kelkaj enklavojn de praarbaro. La arbaroj estis maldensigataj por arbarekspluatado, agrikulturo kaj paŝtado, kaj la maĵorio de la origina arbaro estas anstataŭita de arbedaro aŭ sekundara arbaro.

La biosfera rezervejo El Cielo en suda Tamaŭlipaso estas la sola protektata areo en la ekoregiono.

Referencoj

  1. angle WWF : Veracruz moist forests (NT0176)

Vidu ankaŭ


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj  Argentino,  Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj  Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj  Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj  Bolivio,  Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj  Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj  Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj  Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj  Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero  Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj  Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj  Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj  Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj  Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj  Argentino,  Brazilo,  Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj  Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj  Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj  Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj  Gvatemalo,  Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar  Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj  Gvatemalo,  Meksiko,  Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj  Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj  Argentino,  Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio  Brazilo,  Bolivio,  Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj  Kostariko,  Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj  Meksiko

Eksteraj ligiloj