Komunumaro Enkenbach-Alsenborn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enkenbach-Alsenborn
Blazono
Komunumaro Enkenbach-Alsenborn (Germanio)
Komunumaro Enkenbach-Alsenborn (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Kaiserslautern
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo KL
Oficiala Municipokodo 073355002
Subdivido 8 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Jürgen Wenzel
Adreso de la administrejo Hauptstraße 18
67677 Enkenbach-Alsenborn
Demografio
Loĝantaro 20042 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 29′ N, 7° 54′ O (mapo)49.4872167.897855Koordinatoj: 49° 29′ N, 7° 54′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 289 m
Areo 142 km²
Oficiala retejo http://www.enkenbach-alsenborn.de
vdr

La komunumaro Enkenbach-Alsenborn - germane Verbandsgemeinde Enkenbach-Alsenborn [ferBANTSgemajnde ENknbaĥ-ALznborn], mallonge VG Enkenbach-Alsenborn - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Kaiserslautern de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj ene de ĝi, en la suda parto, la historia regno Palatinato (germane Pfalz respektive historie Kurpfalz). Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 20 042 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. La 1-an de julio 2014 la teritorio de la komunumaro signife ampleksiĝis pro aliĝo de la membraj komunumoj de la antaŭe najbara komunumaro Hochspeyer.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.