Verbandsgemeinde Gau-Algesheim
| Gau-Algesheim | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||
| Distrikto | Distrikto Mainz-Bingen | ||||
| Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | ||||
| Koordinatoj | 49°57′00″N 8°01′00″O / 49.95°N, 8.016667°O | ||||
| Areo | 60.57 km² | ||||
| Loĝantaro | 15412 (stato: 2006-12-31) | ||||
| Aŭtomobila kodo | MZ | ||||
| Subdivido | 8 komunumoj | ||||
| Adreso de la administrejo | Hospitalstraße 22 55435 Gau-Algesheim |
||||
La Verbandsgemeinde Gau-Algesheim estas komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Gau-Algesheim. Ĝi troviĝas en la distrikto Mainz-Bingen de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de 2006 la komunumaro entute havis 15412 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.
La teritorio de la komunumaro apartenas al la geografia kaj kultura regiono Rheinhessen ("rejnlanda Hesio"), do historie apartenis al la regno Hesio (konkrete al la landgraflando Hesio-Darmstadt). La komunumaro limas al la urboj Bingen kaj Ingelheim, kaj al la komunumaroj Nieder-Olm, Wörrstadt kaj Sprendlingen-Gensingen.
Unuopaj membraj komunumoj [redakti] |
