Verbandsgemeinde Maikammer
| Maikammer | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||
| Distrikto | Distrikto Südliche Weinstraße | ||||
| Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | ||||
| Koordinatoj | 49°18′23″N 08°07′46″O / 49.30639°N, 8.12944°O | ||||
| Areo | 39.74 km² | ||||
| Loĝantaro | 8027 (stato: 2006-12-31) | ||||
| Aŭtomobila kodo | SÜW | ||||
| Subdivido | 3 komunumoj (Gemeinden) | ||||
| Komunumestro | Karl Schäfer | ||||
| Partio de komunumestro | CDU | ||||
| Adreso de la administrejo | Immengartenstraße 24 67487 Maikammer |
||||
La Verbandsgemeinde Maikammer estas komunumaro en Germanio, kiu ekestis dum administra reformo de la jaro 1972 kaj konsistas el la unuopaj komunumoj Kirrweiler, Maikammer kaj Sankt Martin. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La monto Kalmit (673 metroj super la marnivelo, la plej alta punkto de la mezalta montaro Palatinata Arbaro, situas sur la teritorio de la komunum(ar)o Maikammer.
Fine de 2006 la komunumaro entute havis 8027 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.
Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti]
La kultivado de vinberoj, la farado kaj posta enboteligo de vino, estas la domina enspezofonto en la tri komunumoj. La loĝlokoj estas pitoreskaj kaj bele enkadriĝas de la ĉirkaŭaj vitejoj, tial la dua plej grava enspezofonto estas la hotela tranoktigo kaj restoracia gastigo de turistoj.
Esperanto en la komunumaro[redakti]
Dum multaj jaroj la esperantisto Hans-Dieter Platz, kiu de la 1980-aj jaroj organizas la Internaciajn Festivalojn en diversaj urboj de Germanio dum la silvestra semajno, loĝis en Maikammer kaj kiel multaj aliaj lokuloj estis vinkultivisto tie.
