Verbotempoj de dependaj propozicioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-V

Verbotempoj de dependaj propozicioj. En la propozicioj subjektaj, objektaj, predikativaj, epitetaj, se ili estas ekspilikaj (t. e. enkondukitaj per KE), la verbotempoj estas relativaj, t. e. la estanta tempo de la subprop-o respondas al la tempo de la ĉefprop-o, la estinta tempo signas antaŭtempecon, la estonta tempo posttempecon rilate al ĝi. Ekzemple: Mi vidis, ke li falas (estas falanta). Mi vidis, ke li falis (estas falinta). Mi vidis, ke li falos (estas falonta). Same estas en la dependaj demandoj: Mi ne sciis, kie li estas (en la tempo de mia nescio).

En la subpropo-oj rilataj (enkondukitaj per relativoj - KIU, KIO, KIA la tempoj estas absolutaj, t. e. montras, sen rilato al la ĉefprop-a tempo, tiun tempon, kiam la subprop-a ago okazas. Same estas en la adjektaj subprop-oj, se ilin enkondukas relativo, aŭ speciala konjunkcio: Li ĉeestis, kiam ŝi mortis. Mi ne renkontis tiun, kiu alportis la leteron. Mi faris, kion mi povis.

La diferencon inter la du kazoj lumigu la jenaj ekzemploj: Kiam mi venis (absoluta tempo) en la ĉambron, mi vidis, ke li skribas (relativa tempo). Kiam vi demandis (abs. tempo) min, mi ne sciis, kiam mi estos (rel. tempo) preta. KALOCSAY.