Verda Agado Estonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verda Agado Estonto
politika partio en Germanio
vdr
Verda Agado Estonto
politika partio en Germanio
Komenco 13-a de julio 1978 vd
Poste Ekologie Demokratia Partio vd
Lando(j) Germanio vd
Fondinto(j) Herbert Gruhl vd
vdr
politika programo de la partio

La iniciativo Verda Agado Estonto (germane Grüne Aktion Zukunft, GAZ), estis ekologia partio en Germanio, kiu ekzistis inter la jaroj 1978 kaj 1982. La partio fondiĝis laŭ iniciato de Herbert Gruhl, membro de la nacia parlamento Bundestag, kiu tre malkontentis pri la tiutempa ekologia politiko de la la kristandemokratia partio CDU, en kiu li ĝis tiam membris. Herbert Gruhl iĝis la prezidanto de la nova partio. Komence de la jaro 1980, la iniciativo partoprenis en la fondo de nacia ekologia partio La Verduloj, ekde 1990 nomata Alianco 90/La Verduloj. Jaron poste tamen la partio Verda Agado Estonto kaj ankaŭ Herbert Gruhl persone malmembriĝis el la nacia verda partio, kaj komence de la jaro 1982 la iniciativo "Verda Agado Estonto" estis transformigita al nova politika partio de la nomo Ekologie Demokratia Partio (Ökologisch-Demokratische Partei, ödp). Inter la jaroj 1982 kaj 1989 Herbert Gruhl ankaŭ estis ties unua prezidanto.

Pro la persono de Herbert Gruhl, la partio tuj post sia fondiĝo reprezentiĝis en la nacia parlamento Bundestag per unu parlamentano. Dek tagojn post la fondo de la nacia partio Verda Agado Estonto, fondiĝis landaj sekcioj en Bavario kaj Hesio, en septembro 1978 sekcio en Nordrejn-Vestfalio kaj en marto 1979 en Baden-Virtembergo. Fine de la jaro 1979 la partio havis proksimume 2000 membrojn. Ekzistis pluraj similinteresaj aliaj ekologiaj partietoj, kiuj ĉiuj en balotoj ne kolektis sufiĉe da voĉoj por iĝi signifa politika forto. Tial la iniciato en la Eŭropa Baloto de 1979 en Germanio kreis aliancon kun aliaj ekologiaj partioj, kiu ricevis 3,2 % de la voĉoj en Germanio kaj estis la antaŭmodelo por la komence de 1980 fondita nacia ekologia partio La Verduloj. En la Eŭropa Baloto de 1979, Herbert Gruhl kaj Petra Kelly estis gvidaj kandidatoj de la germania ekologia partia alianco.

Post la fondiĝo de la partio La Verduloj, la iniciativo Verda Agado Estonto formale restis sendependa partia branĉo, sed fakte spertis malplifortiĝon kompare al forte politike maldekstraj partianoj, kiuj laŭ Herbert Gruhl kaj siaj samideanoj malsufiĉe koncentriĝis pri fokuse ekologia politiko. Tial jam en marto 1980 la iniciativo Verda Agado Estonto kune kun verdulaj listoj el Ŝlesvigo-Holstinio kaj Bremeno kreis "laborgrupon pri ekologia partio en la partio La Verduloj", kiu estis speco de enpartia opozicio. En junio 1980 la tri verdaj grupiĝoj malmembriĝis el la partio La Verduloj. En januaro 1982 la iniciativo "Verda Agado Estonto" fine estis transformigita al nova politika partio de la nomo Ekologie Demokratia Partio (Ökologisch-Demokratische Partei, ödp).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]