Verda Monteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Richard-Wagner-festivalejo sur la "Verda Monteto" en Bayreuth
alveturejo al la "Verda Monteto"

Grüner Hügel (germane) aŭ en Esperanto "Verda Monteto" estas nomo de malalta monto en la bavara urbo Bayreuth en suda Germanio, sur kiu inter la jaroj 1872 kaj 1875 iniciate de la opera komponisto Richard Wagner estis konstruigita la festivalejo de Bayreuth aŭ "Richard-Wagner-festivalejo" (germane "Bayreuther Festspielhaus" aŭ " Richard-Wagner-Festspielhaus") cele al la publika prezento de nur liaj operoj. La terenon senkoste disponigis la urbo, kaj la konstruon de la festivalejo la komponisto precipe financis per privataj donacoj. La nomo Grüner Hügel aludas al samnoma monteto en la svisa urbo Zuriko, sur kiu staras vilao (vilao Wesendonck), en kies ĝardena dometo Richard Wagner loĝis de aprilo 1857 ĝis aŭgusto 1858. Tie pretiĝis partoj de lia kvar-opera ciklo La Ringo de la Nibelungo, de la opero Tristan und Isolde kaj la Wesendonck-kantoj.

Post la premiero de la jaro 1876, la festivalo de Bayreuth okazis neregule en plurjara intervalo. Nur ekde la jaro 1951 la opera festivalo organiziĝas vere ĉiujare kaj dum la kvin festivalaj semajnoj inter la 25-a de julio kaj la 28-a de aŭgusto ampleksas 30 operajn prezentojn – 28 publikajn kaj 2 por elektita spektantaro. El muzika vidpunkto la festivalaj prezentoj – aparte rilate al la koruso kaj orkestro – konsideriĝas internacie elstaraj, al kio grave kontribuas ankaŭ la arkitektura kaj akustika aparteco de la festivalejo.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la festivalo de Bayreuth

Koordinatoj: 49° 57' 35" norde, 11° 34' 47" oriente