Verda Partio (Irlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verda Partio
Comhaontas Glas ∙ Green Party
Emblemo de Verda Partio
Verda partio
Lando  Irlando
Fondiĝo 1981
Lingvo(j) gaela ∙ angla
Ĉefa sidejo 16-17 Suffolk St.,
Dublino 2
Ideologio Verda politiko
Retejo www.greenparty.ie
vdr

Verda Partio (gaele Comhaontas Glas, laŭvorte Verda Alianco; angle Green Party) estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Irlando. Sub la nomo Ekologia Partio de Irlando ĝi estis fondita dum la jaro 1981, fare de la dublina instruisto kaj esperantisto Christopher Fettes en la Respubliko Irlando. Dum la jaro 1983 ĝi ŝanĝis sian nomon al Verda Alianco, kaj dum la 1987 la anglalingva nomo estis ŝanĝita al Green Party, do "Verda Partio".

La partio sukcesis enigi membrojn en ĉiujn lokajn parlamentojn de la Respubliko Irlando, en la nacian parlamenton Dáil Éireann kaj la Eŭropan Parlamenton. Sur eŭropunia nivelo, ekzemple en la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Komisiono, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

La Verda Partio de Nord-Irlando, la insula nordo administrata de Britio, dum la jarkunveno en 2005, konfirmite en poŝta voĉdono de ĉiuj partianoj dum marto 2006, decidis iĝi regiona branĉo de la irlanda Verda Partio, do simbole distanciĝis de Britio kaj alproksimiĝis al la najbara Respubliko Irlando. Post la partio Sinn Féin, la Verda Partio nun estas la dua plej granda tut-irlanda politika partio.

La 14-an de junio 2007 la Verda Partio kune kun la partioj Fianna Fáil kaj Progresemaj Demokratoj transprenis la registaron de la Respubliko Irlando.

Eksteraj ligiloj